Angla alfabeto
Aspekto
La angla alfabeto estas la alfabeto uzata en la angla skribo. Ĝi enhavas 26 literojn devenantaj de la latina alfabeto — nesufiĉe por esprimi la 46 fonemojn de tipa varianto de la angla lingvo; sekve en la skribo estas uzataj 144 plurliteraj grafemoj, kiaj aw, ch, ng, oo, th, ph … ough…
La 26 literoj disponeblas en 2 uskloj kaj en jena ordo:
| La majuskloj | |||||||||||||||||||||||||
| A | B | C | D | E | F | G | H | I | J | K | L | M | N | O | P | Q | R | S | T | U | V | W | X | Y | Z |
| La minuskloj | |||||||||||||||||||||||||
| a | b | c | d | e | f | g | h | i | j | k | l | m | n | o | p | q | r | s | t | u | v | w | x | y | z |
Ĝuste ĉi tiun aron da literoj disponigas Askio, kaj sekve almenaŭ ilin ĉiuj komputilaj signaroj modernaj (t.e. la Askiaj literoj estas komuna subaro de ĉiuj aroj da literoj en la signaroj de la modernaj signokodoj).
Diakritaĵoj
[redakti | redakti fonton]En la angla skribo diakritaĵoj ne estas uzataj, krom en kelkaj pruntvortoj (plejparte francaj), ekz‑e résumé, fiancé, à la carte, naïve, façade.