Angla skribo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Angla skribo estas skribsistemo ordinare uzata por prezenti anglalingvajn tekstojn. Ĝi estas unu el la plej stabilaj (konservemaj, arkaikaj) en la mondo. De post la 15ª jc la presarto kondukis al ĝenerala unuecigo de la ortografio, tamen pro manko de seriozaj reformoj estiĝis granda malkohero inter la skriba kaj buŝa formoj de la lingvo: la skribo plu respondas al la sonsistemo kiu ekzistis antaŭ la Granda vokalŝoviĝo.

Antaŭ la normanda konkero[redakti | redakti fonton]

Anglosaksaj runoj

Post la tansmigro de la engloj, saksoj kaj jutoj en Britujon okazis kelkaj ŝanĝoj en la fonetiko de la malnovangla lingvo, kiuj necesigis aldonon de novaj runoj. Entute tiu alfabeto havis 29–34 runojn. Tamen fakte nin atingis malmulte (ĉ. 200) da runaj skribaĵoj anglosaksaj.

Sekve de kristaniĝo la runan alfabeton iom post iom forpuŝis la latina alfabeto (definitive en la 10ª jc), kiu konsistis el 20 literoj latinaj (K, Q, Z ne estis uzataj), plus 2 modifitaj latinaĵoj (Ææ, Ȝȝ, Ðð, kies minusklajn formojn poste transprenis IFA), plus 2 runoj (‹Þ› por /θ, ð/ kaj ‹Ƿ› por /w/), sume 24 literoj:

A B C D E F G H I L M N O P R S T U X Y Ȝ Ƿ Þ Ð Æ

Uskleco ankoraŭ ne havis ortografian signifon, ĝi estis afero kaligrafia; ‹J› kaj ‹V› estis alografoj (grafikaj variantoj) de ‹I› kaj ‹U›.

La normanda influo[redakti | redakti fonton]

Post la Normanda konkero de Anglio la francaj skribistoj adaptis la anglan skribon al siaj kutimoj. Ili definitive forĵetis la runojn, anstataŭigante la tornon ‹Þ› (kaj la latinecan ‹ð›) per ‹th›; la vunjon ‹ƿ› [w], per ‹uu›.[noto 1]

La malnovangla joĥ ‹ȝ› jam antaŭe disfalis en plurajn parolsonojn; nun la sonon [j] oni francmaniere ekprezentis per ‹y›: ȝung (juna) → yong, young; la velajn sonojn plejparte per ‹gh› (þruȝ [θruːx] → through [θɹuː], «tra»; niȝt [niçt] → night «nokto»); la liternomo ȝoȝ ([jɔx], joĥ) ilustras ambaŭ ŝanĝojn: yogh.

Fine de la malnovangla periodo la molaj /k′/, /ɡ′/, /sk′/ iĝis siblantoj ĉ, ĝ, ŝ; ekz‑e cild (infano), brycȝ (ponto), scip (ŝipo). Por la normandaj skribistoj pli kutima estis la franca maniero diakriti per ‹h› kaj ‹e›: ch, ge, sh (kp child, bridge, ship).[noto 2]

Por ŝpari la multekostan pergamenon, la mezepokaj skribistoj (ne nur la anglaj) markis la vortofinojn ne per spacetoj, sed ortografie, ŝanĝante la finan literon; ekz‑e -i-y (to try — sed he tries), -u (vokala) → -w (cause — sed law). Aliaj lingvoj tiun rudimenton forĵetis (ekz‑e france le Roy → le roi), sed la angla ĝis nun ĝin konservas.[noto 3]

Eble tial en la anglalingvaj landoj la norma spaceto estas malpli larĝa ol en la kontinenta Eŭropo.

Tial en la sekva teksto la dirota pri la literkombinoj ‹au›, ‹ou› egale koncernas iliajn variantojn ‹aw›, ‹ow›.

La dulitera grafemo <au> france esprimas la parolsonon /o/; la angla skribo ĝin akceptis por /ɔ/: August, autumn, because, law, jaw.

La dulitera grafemo <ou> france reprezentas /u/ aŭ /uː/; do, ankaŭ mezangla ĝin ekuzis samcele:

  1. en la vortoj pruntitaj el la franca, ekz‑e double, touch, cousin
  2. en la vortoj ĝermandevenaj, precipe por la longa [u:], ekz‑e ground, now, cow — kp la germanajn Grund, nun, Kuh; la esperantajn grundo, nun.

En la 17ª jc la mallonga parolsono [u] ŝanĝiĝis en [ʌ], kaj la vortoj el (1) iĝis [dʌbl̩], [tʌʧ], [ˈkʌzn̩]; dum la longa [u:] iĝis diftongo [aʊ] (resp. [ɡɹaʊnd], [naʊ], [kaʊ]). Nuanca diferenco kvanta (la longo) iĝis drasta diferenco kvalita. Al tio aldoniĝis la kolizio inter la sonvaloroj novanglaj kaj la okazoj en kiuj ‹ou› (aŭ ‹ow›) retenas la malnovajn sonvalorojn:

  • la ĝermanan diftongon [ou], ekz‑e brow, flow, low, sorrow;
  • la sonojn [u] aŭ [uː], ekz‑e you, should, group.

Ambaŭ kolizioj manifestiĝas en la homografo bow.

Palisaro da vertikalaj strekoj de la uncialaj literoj i, m, n, u — kaj unu o.

La mezanglaj skribistoj kutime anstataŭigadis la mallongan u per o antaŭ la «palisaj» literoj m, n, v, por rompi la sinsekvon da vertikalaj strekoj, el kiuj en la Gotika skribo konsistis tiuj literoj kaj u. Tiun problemon bone ilustras ŝerca ekzemplo el la 14ª jc, prezentita sur la apuda bildo. Ĝi tekstas (latine): mimi numinum niuium minimi munium nimium uini muniminum imminui uiui minimum uolunt (t.e. proksimume «la malgrandegaj mimoj de la neĝodioj neniom deziras ke dum ilia vivo la granda devo [de distribuado] de la vino de la urbomuroj malpliiĝu»). Tio eĉ pli glate funkciis post la 17ª jc, kiam kaj la mallonga [o], kaj la mallonga [u] egale ŝanĝiĝis al [ʌ]. Ekz‑e wonder, tongue (kp la germanajn Wunder, Zunge); govern (kp la Esperantan guverni).

Literoj kaj grafemoj[redakti | redakti fonton]

Unu el la oftaj obĵetoj kontraŭ Esperanto estas ĝia uzo de la kromaj ĉapelitaj literoj; kiel idealon oni prezentas la anglan skribon, kiu uzas nur la 2×26 ordinarajn «latinajn» literojn.

Teĥnike tio estas ĝusta: Askio sufiĉas por prezenti ĉiujn grafemojn de la tajpila varianto de la angla skribo (Askio ja estis kreita por tiu celo); kaj CP1252 disponigas ĉion necesan por la varianto tipografia.

Tamen lingvoscience tio ne povas esti vera. La angla lingvo ekzistas en pluraj variantoj (britujaj, usonaj, aŭstralia…), sed ĉiu el ili havas po pli ol 26 fonemojn (la kunaĵo de la fonemaroj havas 62 erojn). Ofte oni konsideras nur unu gravan varianton; ekz‑e la «Oksforda Brituja angla lingvo» havas 48 fonemojn (kaj tiom da literoj havas la Ŝava alfabeto).

Ĉar la 26 literoj ne sufiĉas por reprezenti 48 fonemojn, la angla skribo uzas plurliterajn grafemojn. Entute la angla skribo uzas 144 grafemojn[1] — trioble pli ol minimume necesas.

Ekz‑e la literoj h kaj e ofte funkcias kiel skribaj diakritoj, kp ‹s›/‹sh› = ‹s›/‹ŝ›, ‹c›/‹ch› = ‹c›/‹ĉ›. Krome,

  • fence [fens] / attic [ˈætɪk] (ŝanĝo de la sonvaloro de la lasta konsonanto),
  • mat [mæt] / mate [mt] (ŝanĝo de nenajbara vokalo);
  • kaj pli kurioze, kombino de tiuj du funkcioj en hug [hʌɡ] / huge [hju:ʤ].

La granda redundo de la angla skribo ebligas diferencigi samsonajn, sed sence malsamajn homofonojn, ekz‑e whole — hole, knew — new; dear — deer, bear — bare. Fakte tio okazas ne tiom pro konscia diferencigo, kiom pro la diferenco en la etimoj, kaj multaj vortoj skribe restas egale konfuzaj kiel sone (ekz‑e bay havas ne malpli ol 6 tre diferencajn signifojn). Aliflanke, ekzistas ankaŭ kontraŭaj ekzemploj, kiam malsamsonaj vortoj ricevas unu saman skribon: read /ri:d/ (legi, legas) — read /red/ (legis, legata); bow /bau/ (klini) — bow /bəu/ (pafarko, ĉielarko; pruo…).

Tamen ne la redundo de la gafemaro estas la plej malfacila trajto de la angla skribo. Ankaŭ la grafemaroj de la lingvoj franca, germana, rusa estas redundaj. Sed la legoreguloj de iliaj skribsistemoj estas sufiĉe koheraj; ili estas malfacilaj por skribi, sed simplaj por voĉlegi.

Pli gravas ke por la 144 grafemoj estas 1120 malkoheraj legomanieroj[2], laŭ pluraj skribmanieroj el diversaj epokoj kaj lingvoj. Ĉi-supre tian diferencon demonstris la grafemo ‹ou› en la ĝermana ground [au] kaj latinida double [ʌ]. Tamen la apliko de tiuj sistemoj estis eklekta; ekz‑e la vorto young (juna) estas evidente ĝermana (kp malnovanglan ȝung, la germanan jung); sed la uzo de ‹ou› por la malnovangla [u] estas franceca, kaj ĝi estas legata kiel vorto francdevena.

La alofonoj de la malnovangla joĥ havis malsamajn sortojn en la mezangla; sed la novangla plu prezentas la sonsistemon de la 15ª jc. Tial la kvarlitera grafemo ‹ough› havas almenaŭ 10 diversajn sonvalorojn, 2 el kiuj aperas en unu sama loknomo Loughborough /ˈlʌfbərə/; kaj 6, en la frazo

Though the tough cough and hiccough plough him through.

Resume, la skribsistemo de la moderna angla lingvo estas unu el la plej eklektaj kaj malfacilaj en la mondo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La alografeco de ‹u› kaj ‹v› daŭris ĝis la 18ª jc, en la presaĵoj oni ankoraŭ trovas la formojn bvt (moderne but, «sed») ktp. Por neprigi konsonantan sonvaloron de ‹u› oni metis ĝin inter vokalojn, tial la formoj haue, giue, loue; post la diferencigo de ‹u› kaj ‹v› tia diakrita ‹e› iĝis malnecesa, tamen ĝi plu persistas en la nunaj have, give, love.
  2. Menciindas, ke malnovfrance ‹ch› kaj ‹ge› estis la afrikatoj [ʧ] kaj [ʤ], tiel ke la angla change konservas la malnovfrancajn konsonantojn. En la posta evoluo de la franca lingvo tiuj afrikatoj simpliĝis ĝis puraj [ʃ] kaj [ʒ], kaj laŭe ŝanĝiĝis la angla sonvaloro de tiuj grafemoj en la pli freŝaj pruntoj: machine ([məˈʃiːn], «maŝino»), rouge ([ɹuːʒ], «garaĝo»).
  3. Sed ekz‑e la markado de la vortofinoj per la nuna «mallonga so» ‹s› kontraste al la alipozicia «longa so» ‹ſ› (kiel en «ſinfulneſs» = sinfulness) tute malaperis ankaŭ el la angla skribo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. В.И. Балинская: Графика современного английского языка. Высшая школа: Москва, 1964.
  2. Frédéric Pennel: Face à l'anglais, le français n'a pas encore dit son dernier mot. Slate, 2 novembre 2019.