Mukeŝ Ambani
Mukeŝ Ambani | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de aprilo 1957 (67-jaraĝa) en Adeno |
Loĝloko | Barato |
Ŝtataneco | Barato |
Alma mater | Universitato de Mumbajo Institute of Chemical Technology (en) Stanford Graduate School of Business (en) Universitato Stanford Hill Grange High School (en) |
Familio | |
Patro | Dhirubhai Ambani (en) |
Patrino | Kokilaben Ambani (en) |
Frat(in)oj | Anil Ambani (en) , Deepti Salgaocar (en) kaj Nina Kothari (en) |
Edz(in)o | Nita Ambani (en) |
Infanoj | Akash Ambani (en) , Isha Ambani (en) , Anant Ambani (en) |
Okupo | |
Okupo | entreprenisto entreprenisto grafikisto |
TTT | |
Retejo | http://www.ril.com/OurCompany/Leadership/Chairman-And-Managing-Director.aspx |
Mukeŝ Ambani (naskiĝis la 19-an de aprilo 1957 en Adeno) estas prezidanto de naftofirmao Reliance Industries kaj estas unu el la plej riĉaj homoj de la mondo.
Familio[redakti | redakti fonton]
Ambani kaj siaj du pli junaj fratoj (unu el ili estas Anil Ambani) estas la filoj de la firmaa fondinto de Reliance, Dhirajlal Hiraĉand Ambani. Mukeŝ Ambani estas edzo kaj havas tri filojn.
Kariero[redakti | redakti fonton]
Ambani finstudis kemian inĝenieradon kiel baĥeloro en la Mumbaja Universitato, post tio li sukcese akiris titolon de magistro de komerca administrado (MBA) en la ekonomika fakultato de la Universitato Stanford en Usono. Ekde 1981, li laboris ĉe Reliance kaj transprenis ties prezidantecon en 2002, post morto de la patro.
Oni kalkulis en 2010 lian riĉecon je 29 miliardoj da USD, tiel li akiris la 4-an lokumon inter la mondaj riĉuloj.
Privata domo[redakti | redakti fonton]
Ambani konstruigis privatan domon en centro de Mumbajo, kies solena inaŭguro okazis en 2010. La domo altas 173 metrojn kaj havas 37000 kvadratajn metrojn de uzebla surfaco. La konstruaĵo entenas interalie privatan klinikon, ejon por la aŭtomobila kolektaĵo de Ambani, por kiuj oni antaŭplanis 6 etaĝojn. La brita gazeto The Daily Telegraph kalkulas la valoron de la domo je 717 milionojn da Eŭro.