Anil Ramdas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anil Ramdas
Persona informo
Naskiĝo 16-an de februaro 1958 (1958-02-16)
en Paramaribo
Morto 16-an de februaro 2012 (2012-02-16) (54-jaraĝa)
en Loenen aan de Vecht
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo verkisto • kolumnisto • ĵurnalisto • televida prezentisto • radio-prezentisto • televida produktoro
vdr

Anil Jaiprakash Sadaphal Ramdas (Paramaribo, la 16-an de februaro 1958 - Loenen aan de Vecht, la 16-an de februaro 2012) estis surinama - nederlanda verkisto, ĵurnalisto kaj televida programfaristo. Kernaj konceptoj en lia ĵurnalisma laboro estas "identeco" kaj "civilizacio".

En 2007 li ekloĝis en Surinamo dum unu jaro kio servis kiel bazo por verki la libron Paramaribo: de vrolijkste stad in de jungle (Paramaribo: la plej feliĉa urbo en la ĝangalo) kiu aperis en 2009 kaj en kiu li kritike konsideras sian naskiĝlandon.

Ramdas ankaŭ estis gastkolumnisto interalie por De Groene Amsterdammer kaj verkis ĉiumonatan eseon por la "flandra-nederlanda domo - de Buren".

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • 2009 - Paramaribo: de vrolijkste stad in de jungle, De Bezige Bij. Vijfde druk 2010.[1]
  • 2008 - Weg uit Babylon, verhalen en essays over culturele miscommunicatie (rakontoj kaj eseoj pri kultura miskommunikado), kompilita de Rachida Azough kaj Anil Ramdas, eldonejo Augustus.
  • 2000 - Het geheugen van de stad, vivrakontoj de familioj de migrantoj, mende de Wereldmuseum Rotterdam, eldonejo Balans
  • 1995 - Een Surinaamse Ballade:’wel de snack maar niet de saus’, raportoj kaj fotoj de vojaĝoj al Surinamo, eldonejo De Bezige Bij
  • 1988 - De strijd van de dansers, biografische vertellingen uit Curaçao, biografiaj rakontoj el Kuracao, eldonejo SUA (mallongigita versio represita de la eldonejo Rainbow Pocketboeken / Maarten Muntinga BV, 1994)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Recensie van Michiel van Kempen, 'Onbetrokken; Anil Ramdas over Paramaribo.' In: Ons Erfdeel, jrg. 52, nr. 4, november 2009, pp. 176-177.