Anita Altherr

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Anita Alther)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Anita Altherr
Persona informo
Naskiĝo 25-an de julio 1928 (1928-07-25)
Morto 15-an de julio 2022 (2022-07-15) (93-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco SvislandoItalioSlovenio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
Anita Altherr dum renkontiĝo la 13-an de novembro 2007 en Berno

Anita ALTHERR (naskiĝis la 25-an de julio 1928 en Triesto, Italio, mortis la 15-an de julio 2022 en Ĝenevo) estis slovendevena italino, kiu vivis dum multaj jaroj en Svislando, inter 1959 kaj 1963 en Zuriko; tie ŝi renkontis Hans-Werner Grossmann. Ŝi poste loĝis inter 1963 kaj 1976 en Ĝenevo. Ŝi estis en Svislando ankaŭ konata sub la nomo Anita Masé, kiun ŝi havis de sia unua edzo. Anita Altherr laboris en peltfirmao de Zuriko, sed ŝi finfine rezignis pri sia laboro pro sia aktivecoj kiel vegetaranino, bestoprotektantino kaj naturdefendantino.

Anita Altherr lernis Esperanton en 1951 en Triesto. Multajn jarojn Altherr aktivis en Esperanto-Societo Zuriko kaj en la ĝeneva Esperanto-grupo La Stelo, kies prezidanto ŝi estis dum pluraj jaroj. Ŝi aktivis ankaŭ kiel redaktorino de la Brasikfolio, gazeto de la ĝeneva Esperanto-grupo. En 1979 ŝi fariĝis diplomita Cseh-instruistino kaj ŝi aktivis kaj aktivas ankaŭ kiel Esperanto-verkisto.

Verkoj de Anita Altherr[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]