Anja Kanninen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Anja Kanninen
Persona informo
Naskiĝo 11-an de novembro 1933 (1933-11-11)
en Vesanto
Morto 31-an de marto 2020 (2020-03-31) (86-jaraĝa)
Mortokialo COVID-19
Lingvoj finnaEsperanto
Ŝtataneco Finnlando
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Anja KANNINEN estis finnlanda esperantistino kaj multjara membro de UEA, kiu naskiĝis la 11-an de novembro 1933 en Vesanto, centra Finnlando kaj forpasis la 31-an de marto 2020 inter la unuaj kronvirusinfektitoj. Ŝi laboris en Helsinko kiel tajloro, poste kiel bankoficisto ĝis la emeritiĝo. Lokon en ŝia koro okupis, krom esperantisteco, ankaŭ volontula helplaboro. Ŝia moto "verda stelo – interkompreno, ruĝa kruco – interhelpo" ŝin karakterizis.

Fonto[redakti | redakti fonton]