Anlaug Amanda Djupvik

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Anlaug Amanda DJUPVIK estas norvega astronomino naskiĝinta en Førde kaj kreskinta en Leikong.

Ŝi komencis studojn en aŭgusto 1986 ĉe la Instituto de Teoria Astrofiziko (Institutt for teoretisk astrofysikk) de la Universitato de Oslo kaj ricevis diplomon en januaro 1992.

De januaro 1992 ĝis aprilo 1994 ŝi laboris ĉe la Nordia Optika Teleskopo de la Roque de los Muchachos (La Palma, Hispanio).

De aprilo 1994 ŝi studis ĉe la Observatorio de Stokholmo kaj ricevis Ph.D. en aprilo 1999.

De majo 1999 ĝis majo 2000, ŝi tenis post-doktoran posteno ĉe la Dividaĵo pri Astrofiziko de la Eŭropa Kosma Agentejo (ESTEC, Noordwijk).

De 2000 ĝis 2002, ŝi estis anino de komitato de la Esplorada Konsilistaro de Norvegio.

De majo 2000, ŝi estas astronomino ĉe la Nordia Optika Teleskopo, unue kiel adjunkta ĉefa astronomino kaj poste, en 2002 kiel anstataŭiganta ĉefa astronomino.

Minor Planet Center kreditas ŝin de la malkovro de la asteroido 32892 Prufrock, la 22-an de februaro 1994, sub la nomo A. A. Kaas[1] : Ŝi estis alpreninta la familian nomon Kaas pro edziniĝo en 1991, kaj reprenis la nomon Djupvik en 2004.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Anlaug Amanda Djupvik en la angla Vikipedio.