Anna Ostroumova-Lebedeva

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anna Ostroumova-Lebedeva
Anna Ostroumova-Lebedeva. Portreto fare de Filip Maljavin (1896)
Anna Ostroumova-Lebedeva. Portreto fare de Filip Maljavin (1896)
Persona informo
Naskiĝo 5-an de majo 1871 (1871-05-05)
en Sankt-Peterburgo
Morto 5-an de majo 1955 (1955-05-05) (84-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo
Tombo Tiĥvina Tombejo
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio
Alma mater Saint Petersburg Stieglitz State Academy of Art and Design • Higher Art School at the Imperial Academy of Arts • Académie Colarossi
Familio
Patro Pyotr Ivanovich Ostroumov
Patrino Q91091675
Edz(in)o Sergej Lebedev
Okupo
Okupo pentristo • ilustristo • watercolorist • gravuristo • fotisto • desegnisto • grafikartisto
vdr
Ostrumova-Lebedeva kiel letero О en "Mir iskusstva ABC" de Mstislav Dobuĵinski.

Anna Petrovna Ostroumova-Lebedeva (ruse Анна Петровна Остроумова-Лебедева, naskiĝis la 5-an[jul.]/ 17-an de majo 1871[greg.], mortis la 5-an de majo 1955) estis rusa kaj soveta artistino elstara ĉefe pro sia pentrarto per akvarelo. Ŝi estis ankaŭ unu el la pioniroj de la tekniko lignogravurado en Rusio.[1]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ŝi naskiĝis kiel Anna Ostroumova en Sankta Peterburgo. En 1905, ŝi edziĝis al la kemiisto Sergej Lebedev.[1]

Ŝi studis pentrarton ĉe la Lernejo Stieglitz de Teknika Desegno, kaj poste ĉe la Imperia Akademio de Belartoj kun Ilja Repin. La Akademio ekakceptis virinojn nur en 1892, kaj Ostroumova estis unu el la unuaj akceptitaj virinoj. En 1898 kaj 1899 ŝi studis en Parizo ĉe la Académie Colarossi kaj ankaŭ kun James Abbott McNeill Whistler.[2] En 1900, Ostroumova gradiĝis el la Akademio, specializante pri grafiko, kaj en la sama jaro li aliĝis al la arta grupo Mir iskusstva en Sankta Peterburgo.[1] En 1901, ŝi produktis la unuan serion de lignogravuraĵoj montrantaj urbajn pejzaĝojn de Sankta Peterburgo, menditaj de Sergej Djagilev.[2]

En la 1900—aj al 1910-aj jaroj ŝi etende veturis ĉirkaŭ Eŭropo kaj ankaŭ laboris kiel libro-ilustraĵisto.[2]

Ekde 1934, ŝi laboris kiel profesoro en la Leningrada Instituto de Pentrarto, Arkitekturo, kaj Skulptarto. Ostroumova-Lebedeva survivis al la Sieĝo de Leningrado, sed iam poste ŝi blindiĝis. Ŝi mortiĝis en 1955 en Leningrado.[1]

La ĉefa temo de siaj grafikaj laboroj, kaj lignogravuraĵoj kaj akvareloj, estis urbaj pejzaĝoj de Sankta Peterburgo. Ŝi estis ankaŭ interesitaj en eŭropaj urbaj pejzaĝoj, rezultitaj el ŝiaj veturoj en Eŭropo.[1]

Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Остроумова-Лебедева Анна Петровна (1871-1955) (ruse). История графики. Alirita 6a de Marto 2015. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-12-20. Alirita 2016-03-31.
  2. 2,0 2,1 2,2 Остроумова-Лебедева Анна Петровна (ruse). Интернет-музей гравюры. Alirita 9a de Marto 2015. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-03-05. Alirita 2016-03-31.