Anna Samoĥina
Aspekto
| Anna Samoĥina | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskonomo | Анна Владленовна Подгорная |
| Naskiĝo | 14-an de januaro 1963 en Gurjevsk |
| Morto | 8-an de februaro 2010 (47-jaraĝa) en Pargolovo |
| Mortokialo | stomaka kancero |
| Tombo | Smolenskoye Orthodox Cemetery (en) |
| Lingvoj | rusa |
| Ŝtataneco | Soveta Unio Rusio |
| Familio | |
| Infano | Aleksandra Samokhina (en) |
| Okupo | |
| Okupo | aktoro restoraciestro televida prezentisto prezentisto kantisto filmaktoro |
Anna Vladlenovna SAMOĤINA (ruse Анна Владленовна Самохина, naskiĝis la 14-an de januaro 1963 en Gurjevsk; mortis la 8-an de februaro 2010 en Sankt-Peterburgo) estis rusia aktorino.
Fine de la tempo de Perestrojko kaj komence de la 1990-aj jaroj ŝi konsideratis inter la plej belaj kaj plej aprezataj aktorinoj de Rusio. Nacie ŝi konatiĝis en 1988 en sovetunia filma adapto de la dramo "La grafo de Monte-Kristo" de la franca verkisto Alexandre Dumas. Samjare ŝi rolumis amatinon de krimulo en la krimfilmo "Rabistoj en leĝo" (ruse Воры в законе) el la serio Jurij Viktoroviĉ Kara. Sekve ŝi partoprenis en plurdeko da kinejaj filmoj, televidaj filmoj kaj serioj.
Anna Samoĥina mortis la 8-an de februaro 2010 je stomaka kancero.
Filmografio (elekto)
[redakti | redakti fonton]- 1988: Узник замка Иф ("La malliberigito de kastelo If")
- 1988: Воры в законе ("Rabistoj en leĝo")
- 1989: Дон Сезар де Базан ("Don Cesar de Bazan")
- 1990: Царская охота ("La cara ĉaso")
- 1992: Тартюф ("Tartufo", vidu la paĝon pri Molière)
- 2003: Бандитский Петербург ("Krimula Sankt-Peterburgo")

