Anna Samoĥina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anna Samoĥina
Persona informo
Naskiĝo 14-an de januaro 1963 (1963-01-14)
en Gurjevsk
Morto 8-an de februaro 2010 (2010-02-08) (47-jaraĝa)
en Pargolovo
Mortokialo stomaka kancero
Tombo Smolenskoye Orthodox Cemetery
Lingvoj rusa
Ŝtataneco SovetunioRusio
Familio
Infano Aleksandra Samokhina
Okupo
Okupo aktorokantistoprezentisto • restoraciestro • televida prezentisto
vdr

Anna Vladlenovna SAMOĤINA (ruse Анна Владленовна Самохина, naskiĝis la 14-an de januaro 1963 en Gurjevsk; mortis la 8-an de februaro 2010 en Sankt-Peterburgo) estis rusia aktorino.

Fine de la tempo de Perestrojko kaj komence de la 1990-aj jaroj ŝi konsideratis inter la plej belaj kaj plej aprezataj aktorinoj de Rusio. Nacie ŝi konatiĝis en 1988 en sovetunia filma adapto de la dramo "La grafo de Monte-Kristo" de la franca verkisto Alexandre Dumas. Samjare ŝi rolumis amatinon de krimulo en la krimfilmo "Rabistoj en leĝo" (ruse Воры в законе) el la serio Jurij Viktoroviĉ Kara. Sekve ŝi partoprenis en plurdeko da kinejaj filmoj, televidaj filmoj kaj serioj.

Anna Samoĥina mortis la 8-an de februaro 2010 je stomaka kancero.

Filmografio (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • 1988: Узник замка Иф ("La malliberigito de kastelo If")
  • 1988: Воры в законе ("Rabistoj en leĝo")
  • 1989: Дон Сезар де Базан ("Don Cesar de Bazan")
  • 1990: Царская охота ("La cara ĉaso")
  • 1992: Тартюф ("Tartufo", vidu la paĝon pri Molière)
  • 2003: Бандитский Петербург ("Krimula Sankt-Peterburgo")

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Anna Samoĥina ĉe Interreta filma datumbazo (angle)