Anselme Bellegarrigue

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anselme Bellegarrigue
Persona informo
Naskonomo Jacques Marie Anselme Bellegarrigue
Naskiĝo 23-an de marto 1813 (1813-03-23)
en Monfort
Morto 1-an de januaro 1890 (1890-01-01) (76-jaraĝa)
en San-Salvadoro
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo ĵurnalistoverkisto • anarkiisto
vdr

Anselme Bellegarrigue [belgaRIG] estis franca individuisma anarkiisto, naskiĝinta inter 1820 kaj 1825 en Tuluzo kaj supozeble mortinta ĉirkaŭ la fino de la 19a jarcento en Centrameriko. Li partoprenis en la Franca Revolucio de 1848, estis aŭtoro kaj eldonisto de Anarchie, Journal de l'Ordre kaj Au fait! Au fait! Interprétation de l'idée démocratique. Li partoprenis en la revolucioj de la mezo de la 19a jarcento en Francio.

Unu el liaj plej konataj verkoj estas la Manifesto de la anarkio (Manifeste de l’Anarchie), publikigita por la unua fojo en Anarchie, Journal de l'Ordre, kaj konsiderita kiel unua manifesto pri anarkiismo, kaj pro tio tre ofte tradukita kaj publikigita laŭlonge de jardekoj.

Kataluna historiisto de individuisma anarkiismo Xavier Diez informis ke dum siaj veturoj en Usonon "li almenaŭ kontaktis kun (Henry David) Thoreau kaj, probable kun (Josiah) Warren.".[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Xavier Diez. El anarquismo individualista en España (1923-1938). Virus. Barcelona. 2007. paĝo 60