Manifesto de la anarkio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
L'anarchie
manifesto • periodaĵo
Aŭtoroj
Aŭtoro Anselme Bellegarrigue
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato aprilo 1850
vdr

La Manifesto de la anarkio (Manifeste de l’Anarchie), konata kiel la unua manifesto pri anarkiismo, estas verko en franca lingvo de Anselme Bellegarrigue, kiu elstaras pri sia forta kontraŭpolitika kaj individua sinteno. Ĝi estis verkita en 1850 kaj publikigita en la unua numero de lia mallongdaŭra gazeto L'anarchie, journal de l'ordre, dek jarojn post Pierre-Joseph Proudhon iĝis la unua persono memproklamita anarkiisto per la publikigo de Qu'est-ce que la propriété? ou Recherche sur le principe du Droit et du Gouvernment.

L'Anarchie, journal de l'ordre, unua numero, Aprilo 1850, tute dediĉita al la Manifesto de la anarkio.

Bellegarrigue en la Manifesto de la anarkio proponas ignori kaj ŝtaton kaj la politikajn partiojn, ĉar ĉiuj deziras nur la povon kaj sian propran bonfarton; li alvokas al la plenumo de la individua suvereneco, defendas demokratian politikan sistemon bazitan sur lokaj grupoj de liberaj asociigo kaj kunlaborado, kaj proponas popolan kaj kontraŭmonopolan merkatan ekonomion kontraŭ la elitoj kaj la registaro, sed bazata en la individua posedrajto, kio apartigas lin disde aliaj pli radikalaj kaj komunismecajn anarkiistojn.

Antonio Orihuela en sia enkonduko al hispanlingva eldono de la verko fokusas al la malsolidareca sinteno de Bellegarrigue kiu fakte kongruas plie kun la malpopola ekonomia liberalismo ol kun la propopolaj revoluciaj tendencoj kaj partikulare de la ceteraj anarkiismaj skoloj.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Antonio Orihuela, "Para leer el anarcocapitalismo", En Manifesto de la anarkio, luces de gálibo, 2011, pp. 9-25.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]