António de Oliveira Salazar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
António de Oliveira Salazar

Prezidento/diktatoro de Portugalio
Persona informo
Naskiĝo 28-a de aprilo 1889
en Santa Comba Dão Portugalio
Morto 27-a de julio 1970
en Lisbono, Portugalio
Mortokialo pulma embolio
Tombo Santa Comba Dão
Lingvoj portugala
Ŝtataneco PortugalioReĝlando Portugalio
Alma mater Universitato de Koimbro
Subskribo António de Oliveira Salazar
Familio
Edz(in)o
Okupo
Okupo ekonomikistopolitikistopedagogo • universitata instruisto
vdr

António de OLIVEIRA SALAZAR, naskita la 28-an de aprilo 1889 en Santa Comba Dão, mortis la 27-an de julio 1970 en Lisbono, estis portugala universitata profesoro, politikisto kaj diktatoro de Portugalio.

Inter 1928 kaj 1932 li estis ministro pri financoj. Poste ĝis 1968 li estris sian landon kun la titolo de konsilia prezidanto, sed fakte kun diktatoreca povo.

Li sukcesis pli-malpli konservi la neŭtralecon de Portugalio dum la Dua mondmilito, kvankam li ne povis malhelpi, ke ek de 1943 la aliancanoj utiligu la Acorojn kiel militan bazon.

En 1968 li havis akcidenton, falante de seĝo, kaj iĝis nekapabla regi (verŝajne pro apopleksio). Lia posteulo estis Marcello Caetano. En 1974 la Revolucio de la Diantoj finis la diktatorecan reĝimon.