Antaŭfigura politiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Antaŭfigura politiko estas la funkcimanieroj de organizo kaj sociaj rilatoj, kiuj penas respeguli la estontan socion, kiun grupo alstrebas. Laŭ Carl Boggs, kiu la unua uzis la terminon, la deziro estas enkorpigi “ene de la daŭranta politika praktiko de movado […] tiujn formojn de sociaj rilatoj, decidado, kulturo kaj homa sperto, kiuj estas la fina celo.” [1] Antaŭfigurismo estas la provo realigi antaŭfiguran politikon.

Boggs verkis en la 1970-aj jaroj pri revoluciaj movadoj en Rusio, Italio, Hispanio, kaj la usona Nov-Maldekstro. La nocion antaŭfigurado krome aplikis Sheila Rowbotham al la virina movado de la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj[2], Wini Breines al la usonaj SDS;[3] kaj John L. Hammond al la portugala revolucio.[4]

La politiko de antaŭfigurado malakceptis la centralizismon kaj avangardismon de multaj el la grupoj kaj politikaj partioj de la 1960-aj jaroj. Ĝi estas politiko de kaj kreado kaj derompiĝo disde hierarkio. Breines skribis: “La termino antaŭfigura politiko […] povas esti rekonata en kontraŭinstitucioj, manifestacioj kaj la klopodo esti la enkorpiĝo de personaj kaj kontraŭhierarkiaj valoroj en la politiko. Partoprena demokratio estis centra parto de antaŭfigura politiko. […] La kerna problemo de antaŭfigura politiko trudis ampleksajn taskojn, kies plej centra estis krei kaj vivteni en la vivanta praktiko de la movado rilatojn kaj politikajn formojn, kiuj 'antaŭfiguris' la deziratan socion.”[5]

Anarkiistoj ĉirkaŭ la jarcentŝanĝiĝo al la dudeka klare subtenis la principon, ke la rimedoj uzataj por atingi iun celon devas akordi kun tiu celo, kvankam ili ŝajne ne uzis la terminon “antaŭfigurado”. Ekzemple, James Guillaume, kamarado de Miĥail Bakunin, skribis, “Kiel oni povus voli, ke egalisma kaj libera socio eliru el aŭtoritatisma organizo? Estas neeble.”[6]

La Industriaj Laboristoj de la Mondo (IWW) kaj diversaj liberecismaj-socialismaj kaj anarkiismaj grupoj priskribas tion kiel “konstrui novan mondon en la ŝelo de la malnova”. Se grupo celas forigi klasajn distingojn, antaŭfigura politiko postulas, ke ne estu klasdistingoj ene de tiu grupo, kaj ke la agoj de la grupo ne fortigu la klasismon. La sama principo validas pri hierarkio: se grupo batalas kontraŭ iuj aŭ ĉiuj formoj de hierarkio en la socio, antaŭfigura politiko postulas, ke ĝi kaj ĝiaj anoj kiel eble plej sekvu tiun principon[7].

La koncepto de antaŭfigurado poste uziĝis pli vaste, speciale en rilato al movadoj por partoprena demokratio.[8] Ĝi precipe aplikiĝis al la kontraŭnuklea movado de la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj en Usono kaj la kontraŭtutmondiĝa movado ĉe la ŝanĝiĝo al la dudek-unua jarcento[9]. Nuntempe, la koncepto ankaŭ estas uzata por diskuti pli egalrajtajn kaj justajn komunikrilatojn koncernante tradukadon[10].

Perspektivoj pri antaŭfigura politiko[redakti | redakti fonton]

Antropologo David Graeber en Fragmentoj de anarkiisma antropologio priskribis la antaŭfiguran politikon de tiuj ĉe la protesto kontraŭ la Ministra Konferenco en 1999 de la Monda Organizaĵo pri Komerco en Seatlo:

Kiam protestantoj en Seatlo skandis “jen kiel demokratio aspektas”, ili celis esti komprenitaj laŭvorte. En la plej bona tradicio de rekta agado, ili ne nur alfrontis certan formon de potenco, elmontrante ĝiajn mekanismojn kaj provante laŭvorte haltigi ĝin sur ĝia irejo; ili faris tion laŭ maniero, kiu demonstris kial tiaj sociaj rilatoj, sur kiuj ĝi baziĝis, ne necesas. Tial ĉiuj degnemaj rimarkoj pri movado dominata de amaso da stultaj infanoj sen kohera ideologio tute maltrafis. La diverseco estis funkcio de la malcentra formo de organizo, kaj tiu organizo estis la movada ideologio. (p. 84)

Ekzemploj de antaŭfiguraj politikaj programoj[redakti | redakti fonton]

  • La tutmonda komunumo de la Bahaa Kredo strebas realigi modelon de socio, disvolvante siajn movadon kaj administradon, kiuj klopodas enkorpigi kelkajn renomajn sociajn principojn. Post sufiĉa evoluo, multaj bahaaj komunumoj de la mondo eble atingos transiran stadion de duobla potenco kun la tradicie jam ekzistantaj administraj institucioj en siaj respektivaj regionoj.
  • La Partio de Nigraj Panteroj en Usono kreis ion, kion membroj nomis traviv-programoj, inkluzive la faman Programon de Liberaj Matenmanĝoj por Infanoj. Tiujn programojn oni konceptis por disponigi manĝaĵon, edukadon, medicinan prizorgon kaj vestaĵojn por individuoj ekster tradiciaj kapitalismaj rilatoj kaj ŝtate subtenataj socialaj programoj. Ili enkorpigis, almenaŭ malgrandskale, tian memdeterminadon en la nigrula komunumo, al kia la Panteroj strebis grandskale.
  • La modelo de komunumaj terfondusoj prezentas metodon por havigi kooperative posedatajn, de loĝantoj regatajn daŭrajn loĝejojn ekster la spekula merkato.
  • En Argentino la okupacio kaj rekupero de fabrikoj fare de laboristoj (kiel Zanon), la organizado de multaj movadoj de senlaboraj laboristoj kaj la kreo de popolaj najbaraĵaj asembleoj respegulas la deziron de la partoprenantoj por horizontalismo, kiu inkluzivas egalan distribuon de potenco inter homoj kaj la kreon de novaj sociaj rilatoj bazitajn sur digno kaj libereco.
  • La okupaciaj movadoj de 2011 en Egiptio kaj la araba mondo, en Hispanio kaj en Usono, enkorpigis elementojn de antaŭfigurado (eksplicite en la kazo de Occupy Wall Street kaj ĝiaj kromproduktoj en okupacioj en la tuta Usono). Ili viziis kreadon de publika spaco en la mezo de usonaj urboj por politika dialogo kaj atingis iujn el la atributoj de komunumeco en la provizado de senkosta manĝaĵo, bibliotekoj, medicina prizorgo kaj dormejoj.[11]
  • Prepare por la fondiĝo de Sennacieca Asocio Tutmonda, Eŭgeno Lanti formulis en la alvoko “Liberiga Stelo” al la Verdruĝuloj antaŭfigurisman organizan celon: “ĉar ni estas samlingvanoj, ni volas tuj profiti tiun fakton por kvazaŭ embrie funkciigi societon, kiel povos estonte funkcii la universala socio”.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Boggs, Carl. 1977. Marxism, Prefigurative Communism, and the Problem of Workers' Control. Radical America 11 (November), 100; cf. Boggs Jr., Carl. Revolutionary Process, Political Strategy, and the Dilemma of Power. Theory & Society 4,No. 3 (Fall), 359-93.
  2. Rowbotham, Sheila. 1979. The Women's Movement and Organizing for Socialism. In Sheila Rowbotham, Lynne Segal and Hilary Wainwright. Beyond The Fragments: Feminism and the Making of Socialism, 21-155. London: Merlin Press
  3. Breines, Wini. 1980. Community and Organization: The New Left and Michels' “Iron Law”. Social Problems 27, No. 4 (April), 419-429; Breines, Wini. 1989. Community and Organization in the New Left, 1962-1968: The Great Refusal. New Brunswick: Rutgers University Press.
  4. Hammond, John L. 1984. Two Models of Socialist Transition in the Portuguese Revolution. Insurgent Sociologist 12 (Winter-Spring), 83-100; Hammond, John L. 1988. Building Popular Power: Workers' and Neighborhood Movements in the Portuguese Revolution. New York: Monthly Review Press.
  5. Breines, Wini. Community and Organization in the New Left, 1962–1968: The Great Refusal, 1989, p. 6.
  6. quoted by Benjamin Franks in The direct action ethic: From 59 upwards. Anarchist Studies 11, No. 1, 22; Cf. Benjamin Franks, 2008. Postanarchism and meta-ethics; Anarchist Studies. 16, No. 2 (Autumn-Winter), 135-53; David Graeber, Direct Action: An Ethnography. Oakland: AK Press, 2009: 206; Eduardo Romanos, Anarchism. In Snow, David A., Donatella Della Porta, Bert Klandermans, and Doug McAdam (eds), The Blackwell Encyclopedia of Social and Political Movements. Oxford: Blackwell: 2013.
  7. Fians, Guilherme. 2022. Prefigurative Politics. Cambridge Encyclopedia of Anthropology, 1-18. http://doi.org/10.29164/22prefigpolitics
  8. John L. Hammond, Social Movements and Struggles for Socialism. In Taking Socialism Seriously, edited by Anatole Anton and Richard Schmidt, 213-47. Lanham: Lexington Books, 2012. Francesca Polletta, Freedom is an Endless Meeting: Democracy in American Social Movements. Chicago: University of Chicago Press, 2002; Marina Sitrin, ed., Horizontalism: Voices of Popular Power in Argentina. Oakland: AK Press, 2006.
  9. Andrew Cornell, Anarchism and the Movement for a New Society: Direct Action and Prefigurative Community in the 1970s and 80s. Institute for Anarchist Studies, 2009 http://www.anarchiststudies.org/node/292Barbara[rompita ligilo] Epstein, The Politics of Prefigurative Community: the Non-violent Direct Action Movement. Pp. 63-92 in Reshaping the US Left: Popular Struggles in the 1980s. Edited by Mike Davis and Michael Sprinker. London: Verso, 1988l Jeffrey S. Juris, Anarchism, or the cultural logic of networking. In Contemporary Anarchist Studies: an Introductory Anthology of Anarchy in the Academy, edited by Randall Amster et al., 213-223. New York: Routledge, 2009.
  10. Baker, Mona. 2016. The prefigurative politics of translation in place-based movements of protest. The Translator 22, no. 1: 1–21.
  11. Andy Cornell, Consensus: What It Is, What It Is Not, Where It Came From, and Where It Must Go. In We Are Many: Reflections on Movement Strategy from Occupation to Liberation, edited by Kate Khatib et al., 163-73. Oakland: AK Press, 2012; John L. Hammond,. The significance of space in Occupy Wall Street. Interface 5, No. 2 (November 2013), 499-524; Luis Moreno-Caballud and Marina Sitrin, Occupy Wall Street, Beyond Encampments. yesmagazine.org, November 21, 2011.

Pritemaj libroj[redakti | redakti fonton]