Antaŭmanĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Greka antaŭmanĝaĵo

Antaŭmanĝo estas unua parto de plurplada manĝo, antaŭ la ĉefplado, kaj antaŭmanĝaĵo plado servata tiuokaze. Ĝia funkcio estas veki la apetiton kaj prokrasti la malsaton. Ĝia konsisto multe diversas en diversaj landoj; ĝi povas esti aŭ malvarma aŭ varma.

En la klasika Okcidenta kuirarto, antaŭmanĝo ofte konsistas el salato, sala torto, kovrita rostita pano aŭ frititaj legomoj. La supo, kiun oni ofte ankaŭ manĝas antaŭ la ĉefplado, oni tradicie konsideras aparta plado, kvankam oni ankaŭ povas kalkuli ĝin kiel antaŭmanĝon; tio okazas ekzemple ofte en Portugalio. Nuntempe oni surtabligas en restoracioj paŝtaĵojn por ŝmiri ilin surpane. En Hispanio la tradicio de antaŭmanĝo konsistigis je olivojfromaĝo; nun en trinkejoj la oferto de antaŭmanĝoj estis ege varia kaj la hispana vorto "tapas" iĝis internacia.

En restoracioj antaŭmanĝoj helpas al la gastoj trapasi la atendotempon al la ĉefplado.

Rusaj antaŭmanĝaĵoj

En Rusujo oni ofte manĝas antaŭmanĝon al la tagmanĝo, kiun oni nomas zakuska (foje esperantigita kiel zakusko). Ĝi povas ekzemple esti:

Vidu ankaŭ