Antal Bokody

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antal Bokody
Antal Bokody
Antal Bokody
Persona informo
Naskonomo Bokody Antal
Naskiĝo la  28-an de septembro 1837(nun 1837-09-28)
en Hungario Szentes (Hungario)
Morto la 2-an de oktobro 1902
en Hungario Békéscsaba (Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo aktoroteatrestro
vdr

Antal Bokody [bokodi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bokody Antal estis hungara aktoro, teatrestro.

Antal Bokody [1] naskiĝis la 28-an de septembro 1837 en Szentes, li mortis la 2-an de oktobro 1902 en Békéscsaba.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Antal Bokody frekventis lernejojn en Szarvas kaj Nagykőrös, poste li estis instruisto 2 jarojn. Li komencis sian aktoran karieron en trupo de József Szabó (teatrestro) en Szeged en 1858. En la sekvaj jaroj li apartenis ekzemple al trupoj de Gusztáv Hubay (1863, 1865), István Reszler (1864), Antal Fehérváry (1866), Andor Sztupa (1875–1877), Ignác Krecsányi (1878). Intertempe ekde 1867 li ankaŭ kelkfoje estis reĝisoro, inter 1870-1875 li estis teatreatro. En 1875 lia trupo bankrotiĝis, tial li denove aliĝis al teatraj trupoj ekzemple Lajos Jakab (aktoro) (1881, 1883), Gerő Aradi (1882, 1885). Li edziĝis dufoje kaj li havis 2 filinojn.

Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj verkoj (teatraĵoj)[redakti | redakti fonton]

  • Zsidó Sári (1881)
  • Angyalcsinálók (1882)

Elektitaj aktoroj en trupo de Bokody[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]