Antal Grassalkovich (ĉambelano)
Antal Grassalkovich | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de septembro 1771 en Bratislavo |
Morto | 29-an de septembro 1841 (70-jaraĝa) en Gödöllő |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Antal Grassalkovich |
Patrino | Mária Anna Esterházy (en) |
Frat(in)o | Erzsébet Grassalkovich (en) |
Edz(in)o | Leopoldina Esterházy (en) |
Okupo | |
Okupo | mecenato politikisto |
Duko Antal Grassalkovich [graŝalkoviĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Grassalkovich Antal estis hungara magnato, ĉambelano, departementestro, mecenato. Lia nobela antaŭnomo estis gyaraki. Lia samnoma avo estis Antal Grassalkovich (krongardisto), lia samnoma patro estis Antal Grassalkovich (duko).
Antal Grassalkovich [1] naskiĝis la 12-an de septembro 1771 en Pozsony. Li mortis la 9-an de septembro 1841 en Gödöllő.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Antal Grassalkovich vivis plej ofte en kortego de Habsburgoj en Vieno. Li heredis multajn bienojn kun ŝuldoj, tamen li ne okupiĝis pri ili. Li vizitis nur tiam Gödöllő, se li volis ĉasadi. En 1793 li edziĝis, sed neniam li havis idon. Li donacis parcelojn por konstruadoj de Hungara Nacia Muzeo kaj Nacia Teatro (Budapeŝto), krome li donis monojn al Nacia Teatro (Budapeŝto). Nemirinde en 1827 li bankrotiĝis. Li estis nomumita ĉambelano, interna sekreta konsilisto, fine departementestro. Li ricevis Ordenon de la Ora Ŝaffelo, krome alian premion.