Antal Kocsis (boksisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antal Kocsis (boksisto)
Antal Kocsis
Antal Kocsis
Persona informo
Naskiĝo 17-an de novembro 1905 (1905-11-17)
en Budapeŝto
Morto 25-an de oktobro 1994 (1994-10-25) (88-jaraĝa)
en Titusville
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo boksisto • tajloro
vdr

Antal Kocsis [koĉiŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj plena nomo Kocsis Antal Lajos estis hungara boksisto, olimpiano, olimpika ĉampiono, tajloro. Lia persona nomo estis en Usono Tony.

Antal Kocsis[1] naskiĝis la 17-an de novembro 1905 en Budapeŝto, li mortis la 25-an de oktobro 1994 en en:Titusville, Florida (Usono, Florido).

Busto pri Antal Kocsis

Biografio[redakti | redakti fonton]

Antal Kocsis post pluraj sportoj inter 1923-1930 estis amatora boksisto en ĉefurbaj sportkluboj. Li estis ĉampiono de Budapeŝto jam en 1924, poste hungara ĉampiono kvarfoje inter 1926-1929, dum li apartenis al la hungara nacia teamo inter 1925-1929 20-foje. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1928 kun ora medalo. En 1930 li finis la amatoran statuson al profesia, poste li boksadis precipe en Usono (unufoje en Budapeŝto en 1931). Inter 1930–1935 li havis 40 matĉojn kun 21 venkoj. Depost sia sporta kariero li estis tajloro. En 1965 li revizitis Hungarion.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Budapeŝto (1996)
  • busto en Budapeŝto (1999)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]