Antal Mailáth
Antal Mailáth | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de junio 1801 en Buda |
Morto | 14-an de majo 1873 (71-jaraĝa) en Vieno |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | József Mailáth |
Okupo | |
Okupo | local government official (en) politikisto |
Grafo Antal Mailáth [majlAt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mailáth Antal estis hungara notario, senatano, ĉefkanceliero, magnato, ĉambelano, bienulo. Lia nobela antaŭnomo estis székhelyi [sEkheji], lia familia nomvarianto estis Majláth, lia patro estis József Mailáth, lia frato estis János Mailáth.
Antal Mailáth[1] naskiĝis la 22-an de februaro 1801 (laŭ hungara Vikipedio la 13-an de junio 1801) en Buda (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio), li mortis la 14-an de majo 1873 en Vieno (Aŭstrio-Hungario).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Antal Mailáth maturiĝis en gimnazio en Sátoraljaújhely, poste li studis juron en Jura Akademio (Győr), fine li akiris diplomon en Reĝa Universitato de Pest en 1817. Post siaj studoj li estis subnotario en Győr (historia departemento), ekde 1820 en Zemplén (historia departemento), pli poste en Fiume. En 1830 li estis departementestro de Zemplén, en 1833 subkanceliero, inter 1839-1844 ĉefkanceliero, sed li estis politike atakita, tial li retiriĝis. Li estis senatano en 1848, 1865 kaj inter 1869 – 1872. Li establis proprakoste privatan hospitalon. Li ricevis plurajn premiojn kaj titolojn. Li neniam havis edzinon aŭ idon.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Assertiones ex universa philosophia, quas publice propugnandas' suscepit anno 1817
- parlamentaj kaj departementaj paroladoj
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio kun bildo
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla en la 1-a punkto)
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla en la 2-a alineo)