Antal Paulik
Antal Paulik | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de marto 1963 (61-jaraĝa) en Békéscsaba |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Komenio en Bratislavo |
Okupo | |
Okupo | arkivisto • historiisto • oficisto |
Antal Paulik, laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Paulik Antal István [iŝtvAn], slovake Anton Paulik estas hungaria slovaka politikisto, oficisto.
Antal Paulik[1] naskiĝis la 1-an de marto 1963 en Békéscsaba.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Antal Paulik devenis el hungaria slovaka familio. Li maturiĝis en slovaklingva gimnazio en sia naskiĝurbo en 1981, poste li akiris historiistan diplomon en Universitato Komenio en Bratislavo en 1986. Post la diplomo li laboris 3 jarojn en arkivo en Budapeŝto. Ekde 1989 li estis interpretisto ĉe la Ĉeĥoslovakia Kultura kaj Informa Centro en Budapeŝto. Depost fino de la socialismo li iĝis aktiva en la publika vivo de la slovaka malplimulto, li kunfondis la Slovakan Junularan Organizon en Hungario kaj estis ĝia prezidanto ĝis 1997. En 1998, li aliĝis al la Oficejo por Naciaj kaj Etnaj Minoritatoj. Ekde 2012 li akiris ministerian statuson. En la parlamentaj balotoj de 2018 li estis elektita parlamenta interparolanto de la slovakoj. Li estas edziĝinta kun unu infano.
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- oficiala paĝo
- membiografio Arkivigite je 2023-11-09 per la retarkivo Wayback Machine
- datenoj kun foto
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ https://contentas.bibl.u-szeged.hu/Author/Home?author=Paulik+Antal hungarlingva dateno