Antal Tóth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antal Tóth
Persona informo
Naskonomo Tóth Antal
Naskiĝo 1838
en Hungario Pest (urbo) (Hungara reĝlando)
Morto la 13-an de januaro 1907
en Hungario Szabadka (Hungara reĝlando)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Antal Tóth [tOt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tóth Antal estis hungara aktoro, operkantisto.

Antal Tóth [1] naskiĝis en 1838 en Pest (urbo), li mortis la 13-an de januaro 1907 en Szabadka (nuntempa Subotica en Serbio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Antal Tóth komence estis bakisto, li komencis sian aktoran karieron en Szabadka en 1858. En la sekvaj jaroj li apartenis ekzemple al migrantaj trupoj de József Szabó (teatrestro) (1861–1863), de Endre Latabár (patro) (1865–1868, 1870-1872), de Károly Mosonyi (1873–74), de Andor Sztupa (1876–77), de Ignác Krecsányi (1881–82), de Zsigmond Feld (1896). En tiuj trupoj li estis unu el la ĉefaj aktoroj, li estis ankaŭ gastokantisto en 1869 en Nacia Teatro (Pest). Ekde 1898 ĝis sia morto li ludis en Szabadka.

Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.