Antal Zichy
Aspekto
Antal Zichy | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 7-an de novembro 1823 en Zala | ||||
Morto | 19-an de majo 1898 (74-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
Religio | Katolika Latina Eklezio vd | ||||
Lingvoj | hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Partio | Peace Party (en) Deák Party (en) Address Party (en) Liberal Party (en) vd | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Mihály Zichy vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
Aktiva en | Budapeŝto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Antal ZICHY [ziĉi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zichy Antal estis hungara politikisto, fakverkisto, membro honora de Hungara Scienca Akademio, membro de Societo Kisfaludy (1866). Lia frato estis pentristo Mihály Zichy.
Antal Zichy naskiĝis la 7-an de novembro 1823 en Zala (vilaĝo). Li mortis la 19-an de majo 1898 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Antal Zichy frekventis gimnazion en Veszprém (urbo), universitaton en Pest (urbo). Li frue interesiĝis pri la politiko. Li estis elektita unue en 1847 parlamenta deputito. Tiutempe li interesiĝis ankaŭ pri literaturo, li verkis kelkajn poemojn kaj artikolojn. Ili aperis en Életképek kaj Honderű. En 1861 li denove estis parlamentano, poste ekde 1865.
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- diversaj parlamentaj paroladoj
- Anglia története a forradalomig (Historio de Anglio ĝis la revolucio) 1866
- Az angol forradalom története (Historio de la angla revolucio) 1867
- A tanítókról (Pri la instruistoj) 1875 - studo
- Zichy Antal elbeszélései (Noveloj de Antal Zichy) 1877
- Gr. Széchenyi I. életrajza (Biografio de grafo István Széchenyi) 1896