Antoinette Bower

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antoinette Bower
Persona informo
Naskiĝo 30-an de septembro 1932 (1932-09-30) (91-jaraĝa)
en Baden-Baden
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Profesio
Okupo aktoro • televida aktoro • filmaktoro vd
Aktiva dum 1954– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Antoinette BOWER (naskiĝinta septembro 30, 1932) estas emerita usona aktorino, kies kariero daŭris preskaŭ kvar jardekojn. Ŝi naskiĝis en Baden-Baden kun brita ŝtataneco; poste ŝi akiris usonan statanecon.

Ŝi komencis sian karieron per televidaĵo The Telltale Heart (1958) kaj daŭris per televidserioj kiel Have Gun - Will Travel, Wagon Train, Perry Mason, Combat!, The Twilight Zone, The Man from U.N.C.L.E., Burke's Law, The Wackiest Ship in the Army, I Spy, The Fugitive, The Invaders, Star Trek, Tarzan, The Big Valley, Bonanza, Mannix, Hawaii Five-O, Lancer, The Name of the Game, Hogan's Heroes kaj Mission: Impossible.

Bower komencis sian kinan karieron per malgranda rolo en Mutiny on the Bounty (1962). Dum 1970-aj jaroj ŝi aperis en kinfilmoj kiel The Mephisto Waltz kaj Superbeast. En televido, dum 1970-a jardeko ŝi laboris ĉe televidaĵoj A Death of Innocence, See the Man Run, Ironside, Search, Columbo, Cannon, The Six Million Dollar Man, Kojak, inter aliaj.

En 1980-aj jaroj ŝi partoprenis filmojn Prom Night, Blood Song, The Evil That Men Do, Club Paradise, inter aliaj krom televidaĵojn kiel Hart to Hart, The Thorn Birds, Murder, She Wrote. Ŝia lasta aktorado estis en televidserio Neon Rider (1992).