Antonín Klášterský

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antonín Klášterský
Persona informo
Aliaj nomoj Petr Jasmín • A. K. Lešan
Naskiĝo 25-an de septembro 1866 (1866-09-25)
en Mirovice
Morto 3-an de oktobro 1938 (1938-10-03) (72-jaraĝa)
en Libeň
Tombo Slavín
Lingvoj ĉeĥaangla
Ŝtataneco ĈeĥoslovakioAŭstra imperioAŭstrio-Hungario
Okupo
Okupo verkisto • poeto • tradukistojuristo
vdr

Antonín KLÁŠTERSKÝ (naskiĝis la 25-an de septembro 1866 - mortis la 3-an de oktobro 1938 en Praha) estis ĉeĥa poeto.

Profesie juristo, li multe vojaĝis, zorgis pri la kultura vivo, fondis verkistan kooperativon Máj (1888), fondaĵon Julius Zeyer, zorgis pri verkista asocio Svatobor, prilaboris leĝon pri aŭtoraj rajtoj, redaktis almanakon de mondpoezio kaj almanakon de societo J. Vrchlický.

Li verkis multe da lirikaj libroj, sed li ne estis aŭtoro originala nek inventema. Multe li tradukis el la angla literaturo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Živým a mrtvým (Al vivantoj kaj mortintoj, 1889)
  • Spadalé listí (Falinta foliaro, 1890)
  • Písně z práce (Kantoj de laboro, 1891)
  • Živé stíny (Vivantaj ombroj, 1895)
  • Vzpomínky z jihu (Rememoroj el la sudo, 1897)

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

  • Botelo (tr. Miloš Lukáš), Esp ista 3 1948, n o 2, p. 15. Orig.: Láhev

Botelo[redakti | redakti fonton]

(Fantaziaĵo)

Maljuna kolumbia fiŝkaptisto
John Milter, en boato revenante
de vasta maro al la bordo hejma,
ekvidis per okuloj la aglecaj
en malproksimo naĝi malhelaĵon,
kaj ĝi, dum ĝin prezentis ond' al ondo,
britetis jen kaj jen. Li ĉasdirektis
la barkon tuj al la makulo stranga,
ĝis persekute kaptis li - botelon.
Migrinta certe estis ĝi jam longe
tra l' oceano laŭ aspekto sia,
kaj la fiŝisto flustre ekblasfemis:
ĝi estis ja botelo nur malplena,
vilraĉo, dum lin ujo da viskio
pacigi povis. Kiu ĝin forĵetis?
Li estus ĝin al ondoj redoninta,
ĉar li ekbolis, sed vidante poste,
ke ĝi tre firme ŝtopfermita estas,
kapneis li, ĝin metis sur la fundon
de sia barko. Post la albordiĝo
la gorĝon de l' botelo li frakasis
kaj kun mirego prenis el interne
paperan strion. Kaj li pene legis:
"La ŝipon Sea-maid trafis ŝtormo forta
sur vasta maro, kaj por ni ekzistas
nenia savo plu, torentas akvo
sur nin, jam baldaŭ ĉiuj ni mergiĝos.
Saluton lastan portas ĉi-botelo
kaj komunikon, kiu ne pereu,
ke trovis ni (jen sekvis lutitudo. . .)
insulon belan, novan kaj senhoman.“
John Milter legis, legis li refoje
(jen ankaŭ nomo de l' ŝipestro sekvis),
kvazaŭ post sonĝo frotis li okulojn.
Ho, scias dio, kiom da ideoj
maljunan kapon lian nun traflugis.
Terpeco nova! Kaj pri ĝi li sola,
nur sola scias! Ĉu diskreti ĉion,
sur la insulon kun la siaj iri,
okupi ĝin kaj ĝin deklari sia?
Vizio loga lian menson kaptis,
kiel li reĝas sur insulo riĉa,
kiel li ĉasas, vagas tra arbaroj,
sur feloj kuŝas kaj viskion trinkas,
ordonas, regas. Mem li ekridetis
pri tiuj revoj; li ekpensis poste,
ke devas li informi la estraron,
por gajni rekompencon - tamen plue
hezitis li, ĉar la informo stranga
lin meditigis, dum li sidis sola
sur roko antaŭ la muĝanta maro:
Al la insulo ŝip' ekiros certe,
por ĝin okupi; nu, kaj kio sekvos?
Alia regno, ankaŭ ter-avida,
uzurpi volos la kaptaĵon karan
kaj ekmilitos. Sange koloriĝos
la maraj ondoj, sangruĝigos ploro
okulojn de patrinoj malfeliĉaj.
Kaj dume svarmatakos la insulon
aventuristoj oron soifantaj.
Faligos ili la arbarojn, kiuj
ĝis nun sin levis en trankvilo sankta,
kaj ili komercaĉos, serĉos, rabos,
sin trompos, batos, murdos reciproke.
Ho, estu vere, ke sur la insulo
ne vivas homoj, ĉar aliokaze
ve, ve al ili! Aŭdas mi katenojn
sur manoj de l' obstinaj sovaĝuloj,
plantejojn vidas mi jam etendiĝi,
sub batoj de bastonoj kaj de vipoj
ĝemkrioj sonas kaj fluadas ŝvito
en oron ŝanĝiĝonta. Ne ekfloros
feliĉo tie, nur dolor', malĝojo
kaj pesto kaj mizer', malsato, murdoj,
teruro kaj sklaveco kaj sufero
de l' tuta mondo tien transportiĝos.
Ĉu vere? Tio ja de mi dependas! --
ekridis la fiŝisto sulkofrunta
kaj la paperon li dispecetigis;
kvazaŭ momenton tiun atendinte,
ekblovis de la maro forta vento,
la striojn prenis sur flugilojn siajn,
tiel ke ili papilie svarmis,
kaj super mar' ĝi ilin lasis. Fikse
postrigardinte ilin, la fiŝisto
la bofelpecojn piedpuŝis maren.

Tradukis Miloŝ Lukáš.