Anton Balagué
Aspekto
Anton Balagué | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1911 |
Morto | 30-an de novembro 1969 (58-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto • hispana • kataluna |
Ŝtataneco | Hispanio Aŭstrio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Anton BALAGUÉ (1912 - 1970) estis aŭstra esperantisto de kataluna deveno.
Li estis centra administranto kaj unu el ĉefaj aktivuloj de Mondpaca Esperantista Movado (MEM).
Anton Balagué estis instruisto. Li devis forlasi Hispanion post ties enlanda milito, unue al Francio kaj poste al Aŭstrio. Tie li edziĝis al Antonie Sindl, kaj ili vivis en la urbo Sankt Pölten.
Li organizis serion de konferencoj kiuj kondukis al la formado de pac-movado esperantista. Ĝi kunigis fortojn en okcidentaj eŭropaj landoj (plejparte el maldekstra orientiĝo, proksima al la komunista movado) kaj orientaj. Dum multaj jaroj li estis ĝenerala sekretario de MEM, kaj redaktoro de ties revuo "Paco".