Anton Pieck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Anton Franciscus Pieck (Den Helder, 19-a de aprilo 1895 - Overveen, 24-a de novembro 1987) estis nederlanda pentristo, desegnisto kaj grafikisto.

De 1920 ĝis 1960 Anton Pieck estis desegno-instruisto en Bloemendaal Noord-Holland. La desegnaĵojn kiujn li faris, havis tre propran stilon, ofte fabeleca kaj nostalgia laŭ karaktero, kaj montras la grandan fantazion kaj detalan precizecon. Liaj ilustraĵoj fariĝis eksterordinare popularaj. La etosplenaj desegnaĵoj regule videblas sur naskiĝokartoj kaj kalendaroj.

Efteling[redakti | redakti fonton]

Pieck ankaŭ estas la projektinto de la originala fabelparko De Efteling en Kaatsheuvel, kiu elkreskis ĝis unu el la plej gravaj plezurparkoj en Nederlando, kaj ankaŭ ekster Nederlando ĝi famiĝis.

Autotron[redakti | redakti fonton]

Voorste Venne

En 1968 Anton Pieck estis alparolita de sinjoro Lips por formplani konstruaĵon por lia kolekto da antikvaj aŭtomobiloj. Ĉi tiu konstruaĵo estis inaŭgurita en 1972 en Drunen. Ĝi fariĝis impona konstruaĵo kun oficejoj, restoracio kaj granda ekspoziciejo. Kiam oni volis plivastigi la Autotronon kun plezurparko, sed ne ricevis permeson por tio, oni translokigis la Autotron al Rosmalen. Oni konservis la konstruaĵon en Drunen kaj Ĝi nun havas aliajn destinojn. La nomo estas ŝanĝita en "De Voorste Venne".

Anton Piecklernejo[redakti | redakti fonton]

En Kaatsheuvel estas lernejo nomita laŭ Anton Pieck.

Busto[redakti | redakti fonton]

La skulptisto Kees Verkade faris bronzan buston de li, kiu troviĝas en la vilaĝo Overveen (komunumo Bloemendaal) Noord-Holland .

Anton Pieck Muzeo[redakti | redakti fonton]

Ekde 1984 en Hattem (Gelderland) estas Anton Pieck Muzeo kun la nomo: "Huis voor Anton Pieck" (Domo por Anton Pieck).


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]