Antonio Molina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antonio Molina
Persona informo
Naskonomo Antonio Molina de Hoces Castillo Hidalgo
Naskiĝo 9-an de marto 1928 (1928-03-09)
en Huelin
Morto 18-an de marto 1992 (1992-03-18) (64-jaraĝa)
en Madrido
Tombo cementerio de Fuencarral
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Familio
Infanoj Ángela Molina • Mónica Molina
Okupo
Okupo aktorokantisto • teatra aktoro • filmaktoro
vdr

Antonio MOLINA de Oses Castillo Hidalgo (Malago, 9a de marto 1928-Madrido, 18a de marto 1992) estis hispana aktoro kaj kantisto de kopla kaj flamenko, patro de la familio Molina de famaj artistoj. Pro sia laŭta voĉo kaj neimitebla stilo, li ĝuis grandan popularecon estrantan nombrajn teatrajn spektaklojn, kaj protagonizis variajn filmojn en kiuj lia voĉa forto estas la ĉefa altiraĵo. Laŭlonge de sia tuta kariero li publikigis pli ol 30 albumojn kaj pli ol 1000 kantoj, el kiuj "Soy minero" (Mi estas ministo) estis lia plej granda sukceso.[1]

Estas polemiko pri lia naskoloko, ĉar kelkaj indikas la malagan kvartalon Las Fatigas, dum oni indikas ankaŭ la municipon Totalán, provinco Malago, de kie devenis liaj antaŭuloj.[2]

Li sukcesis registri sian unuan diskon ĉar en 1949 li prezentiĝis al konkurso de Radio España, en kiu li rezultis venkinto, kio ebligis, ke li registris kvar kantojn kun la diskeldonejo La Voz de su Amo, kiu dungis lin por tri jaroj.[3]

En 1953 li estis protagonisto de la filmo "El pescador de coplas", en kiu ludis la rolon de juna maristo kiun entreprenisto dungas kaj portas al Madrido por klopodi sukceson en la etoso de flamenka kanto. En tiu filmo li kantis du pasodoblojn kiuj metis lin sur la pinto de la populareco, nome "Yo quiero ser mataor" kaj "Adiós a España", kiu iĝis la somerkanto en 1954.[4] Krome, li iĝis la unua hispana artisto kiu kantis taŭrludejoj antaŭ pli ol 10 000 personoj.[5]

Dum la 1960-aj jaroj li turneis tra Eŭropo, sukcese per spektakloj en kiuj aperis ankaŭ la flamenka gitaristo "Niño Ricardo", kiu faris soloajn interpretojn per sia gitaro.[6]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Junta de Andalucía. «Filmografía de Antonio Molina». Konsultita la 17an de novembro 2019.
  2. Junta de Andalucía. «Antonio Molina y algunos documentos de su relación con Málaga». Konsultita la 17an de novembro 2019.
  3. Biografías y Vidas. «Antonio Molina». Konsultita la 17an de novembro 2019.
  4. rtve.es lab. «Lab, canción del verano». Konsultita la 17an de novembro 2019.
  5. «El arte de vivir el flamenco». Konsultita la 17an de novembro 2019.
  6. Eusebio Rioja, Norberto Torres Cortés. «Niño Ricardo: vida y obra de Manuel Serrapí Sánchez». Signatura Ediciones. p. 132. Konsultita la 17an de novembro 2019.