Apamea

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Apamea: la granda kolonaro (2008)
Apamea: kolona fasado de eksa templo
Apamea: ŝtonoj atendas ordigon

Apamea ĉe la Oronto (Apamea, arabe أفامياآفاميا, latinliterigite Afāmja, greke Απάμεια της Συρίας, latinliterigite Apameia tis Sirías) estas antikva ejo en la nuna norda Sirio, situanta ĉe la rivero Oronto. Ĝi estis la ĉefurbo de la regiono Apamene, poste de la romia provinco Sirio secunda.

Historio[redakti | redakti fonton]

Origine la urbo nomiĝis Farnakes, kaj post la konkero fare de Aleksandro la Granda ĝi estis mallonge nomita Pella. La urbo estis refondita de Seleŭko la 1-a (312-281 a.n.e.), reĝo de la Seleŭka Imperio, kaj nomita laŭ lia edzino Apame, filino de Spitamenes. Ĉi tie estis seleŭcida monfarejo. Baldaŭ antaŭ la mezo de la 1-a jarcento antaŭ nia erao. En 63 a.n.e. Pompeio detruis la fortikaĵon, kaj Apamea estis konkerita en la sama jaro, fariĝante parto de la nova romia provinco Syria. En la 1-a jarcento la grandurbo estis levita al romia civila kolonio sub la nomo Colonia Claudia Apamea.

Laŭ la popolnombrado de la siria provincestro Publius Sulpicius Quirinius en la jaro 6/7, 117 000 liberaj viroj vivis en Apamea, kio signifas ke la urbo (kun sia granda ĉirkaŭaĵo) verŝajne havis entute ĉirkaŭ duonmilionon da loĝantoj kaj estis unu el la plej grandaj urboj en la Oriento (kvankam la kalkulo estas iusence hipoteza). En Malfrua Antikveco ĝi estis la sidejo de fama lernejo de filozofio kaj havis grandan hipodromon. Ĝi estis refortikigita sub imperiestro Justiniano la 1-a post kiam ĝi kapitulacis sen batalo al la Sasanida Imperio sub Kosroes la 1-a, kiu okazigis ĉarajn vetkurojn en la romia cirko. Bonajn sepdek jarojn poste (613) la urbo falis al la persoj dum pluraj jaroj. Fine ĝi estis prirabita kaj detruita dum la islama konkero de Sirio en la 7-a jarcento (636638). Ekde tiam nur la fortikaĵo restis loĝata.

Konataj urbanoj[redakti | redakti fonton]

  • Antonino de Apamea, kristana martiro kaj sanktulo, mortigita en 307