Melanezia sturno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Aplonis zelandica)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Melanezia sturno
Melanezia sturno
Melanezia sturno
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Sturnedoj Sturnidae
Genro: Aplonis
Specio: 'A. zelandica'
Aplonis zelandica
(Quoy kaj Gaimard, 1832)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Melanezia sturno (Aplonis zelandica) estas birdo de la familio de sturnedoj kaj genro de Pacifikaj sturnojAplonis. Ĝi estas indiĝena de Salomonoj kaj Vanuatuo.

Tiuj sturnedoj, kiel ĉe aliaj de la sama genro estas brilnigrecaj. Oni agnoskas tri subspeciojn, kiuj estas la jenaj:

  • maxwellii H. O. Forbes, 1900 - Nendo (Santa Cruz), en okcidenta kaj centra Santa Cruz.
  • zelandica ( Quoy & Gaimard, 1830) - Vanikoro, en suda Santa Cruz.
  • rufipennis E. L. Layard, 1881 – Insulo Banks kaj norda kaj centra Vanuatuo (suden al Efaté).

Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj aŭ montararbaroj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo.

Habitatoj de altaj teroj de suda Vanuatuo restas sekuraj, kaj krome la specio loĝas en ĝardenoj kaj degraditaj habitatoj de malaltaj teroj de Nendo kaj Vanikoro en malgrandaj insuloj de Santa Cruz en Salomonoj. Se novaj informoj konfirmas ke la totala populacio estas malpli da 10,000 kaj ĉiuj populacioj enhavas malpli da 1,000 maturuloj, la specio eble estos listata kiel Vundebla.

Lignoproduktado estas minaco.

Referencoj[redakti | redakti fonton]