Apofilito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
fluorapofilito-(K) el la distrikto Jalgaon, Maharaŝtro, Barato.

La apofilita grupo (mallonge apofilito) estas la nomo de grupo de relative oftaj mineraloj el la mineralklaso de la silikatoj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la strukturo la apofilitoj apartenas al la tavolsilikatoj (filosilikatoj). Ili kristaliĝas en la tetragona kristalsistemo respektive en la romba kristalsistemo.

Kun la kemia konsisto (K,Na)Ca4Si8O20(F,OH)·8H2O. La en la krampoj indikitaj elementoj kalio kaj natrio respektive fluoro kaj hidroksidionoj povas anstataŭigi sin reciproke (substitucio, diadoĥio), tamen ili staras ĉiam en la sama amasa rilatumo al la aliaj partoj de la mineralo. La mineraloj de la apofilita grupo troviĝas ofte en akompanado de zeolitoj, kiel sekundara formado en kavetoj de bazaltoj, fonolitoj kaj aliaj bazaj vulkanitoj.

Idiomorfa, transparenta fluorapofito-(K)-kristalo el kvarco el la distrikto Jalgaon, Maharaŝtra, hindujo (grandeco: 11,3 cm × 10,1 cm × 4 cm)
apofilito-strukturo: __ Ca2+, __ (Na,K)+, __ O2−, __ F, __ H+, __ Si4+
verda fluorapofilit-(K)-kristalo en smirga kvalito el Pashan Hills apud Pune en la distrikto Pune, Maharaŝtro, Hindujo (grandeco: 3,9 cm × 3,4 cm × 2,5 cm)
transparenta fluorapofilit-(K)-kristalo apud ,malhela heŭlandito el ls distrikto Jalgaon, Maharaŝtro, Hindujo (grandeco : 8 cm × 4,5 cm × 3 cm)
smirgita apofilito, 0,60 ct, el Hindujo

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Paul Ramdohr, Karl Hugo Strunz: Klockmanns Lehrbuch der Mineralogie. 16a eldono. MVS Medizinverlage Enke. Stuttgart. 1891 paĝoj739–740.SBN=3-432-82986-8
  • Martin Okrusch, Siegfried Matthes: Mineralogie : Eine Einführung in die spezielle Mineralogie, Petrologie und Lagerstättenkunde. 8a eldono. Springer. Berlin, Heidelberg . 2009 paĝoj 739–740. ISBN=978-3-540-78200-1
  • Helmut Schröcke, Karl-Ludwig Weiner: Mineralogie. Ein Lehrbuch auf systematischer Grundlage. de Gruyter. Berlin; New York. 1981, paĝoj 654 .3-11-006823-0
  • Fluorapophyllite [Fluorapophyllit-(K)], In: John W. Anthony, Richard A. Bideaux, Kenneth W. Bladh, Monte C. Nichols (Hrsg.): Handbook of Mineralogy, Mineralogical Society of America, 2001 (PDF, 76 kB)
  • Hydroxyapophyllite [Hydroxyapophyllit-(K)], In: John W. Anthony, Richard A. Bideaux, Kenneth W. Bladh, Monte C. Nichols (Hrsg.): Handbook of Mineralogy, Mineralogical Society of America, 2001 (PDF, 70 kB)
  • Natroapophyllite [Fluorapophyllit-(Na)], In: John W. Anthony, Richard A. Bideaux, Kenneth W. Bladh, Monte C. Nichols (Hrsg.): Handbook of Mineralogy, Mineralogical Society of America, 2001 (PDF, 76 kB)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]