Apogo por viktimoj de religioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Apogo por viktimoj de religioj
emblemo
neprofitcela organizaĵo
Komenco 1987 vd
Lando(j) Finnlando vd
Sidejo Helsinko
Adreso Toinen Linja 17 Helsinki
Retejo Oficiala retejo
vdr

Apogo por viktimoj de religioj (uskontojen uhrien tuki) estas finna asocio, kiu apogas personojn, kiuj havas dolorajn spertojn pri religioj. Ĝi estis fondita en 1987, kaj ĝi estis oficialigita en Finnlando en 1993. Ĝi havas speciale tiajn membrojn, kies traŭmoj estas el Atestantoj de Jehovo aŭ konservativa aŭ okcidenta lestadianismo. Ĝia hejmloko estas Helsinko. Tamen ĝi agas ankaŭ aliloke en Finnlando. Ĝi analizis tion, kio montras, ke iu religia grupo estas danĝera. Ĝi publikigas gazeton nome Muutos.