Apostolaj konstitucioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ἀποστολικαὶ Διαταγαί; Διαταγαί τῶν ἁγίων Ἀποστόλων
literatura verko • ancient church order
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo antikva greka lingvo
Eldonado
Ĝenro ancient church order
vdr

Apostolaj konstitucioj (latinlingve: Constitutiones Apostolorum, grekalingve: Διαταγαὶ τ˜ων ἂγίων ἀποστόλων διὰ Κλήμεντος) estas granda oklibra verko temanta pri Kanona juro kaj liturgio, datebla inter la jaroj 375 kaj 380. Ili estas konceptataj kiel instrua manlibro por klerikaro, kaj ankaŭ parte por la laikaro, kiu estus diktita rekte de la dekdu apostoloj.

La linvo estas tiu greka ankaŭ se eroj aperas nur en latinlingvaj kodeksoj.

Ĝenerale oni opinias ke ili devenas al Sirio, el Antiokio, [1] kaj en la teksto eblas rimarki spurojn de arianismo. Ĵuse iuj studuloj konfirmis ke la aŭtoro estas la sama kiu verkis la apokrifajn leterojn de Ignaco, nome la anomea (= malsimila: ariana ne akceptanta la kompromisojn de Ario) episkopo Juliano el Kilikio.[2]

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La Apostolaj konstitucioj entenas ok traktatojn pri prakristanaj disciplino, doktrino kaj kulto; ilia pensostrukturo povas esti resumita tiele:[3]

  • la unuaj ses libroj estas libera reformulado de la Didaskalia Apostolorum (Instruaĵoj de la apostoloj) kaj havas kiel temojn:
  1. la konduton de kristanoj,
  2. la eklezia hierarkio,
  3. la vidvinoj,
  4. la orfoj,
  5. la martiroj,
  6. la skismoj;
  • la sepa libro, dediĉita al la moralo kaj al la kristana inico, enhavas pliampleksan reellaboradon de la Didakeo (ĉapitroj 1-32), kvin laŭdajn preĝojn similajn al tiuj uzitajn en la sinagogoj (ĉapitroj 33-45), ritan preĝon inicigan al kristanismo, la nomojn de iuj episkopoj ordinitaj de la apostoloj kaj preĝojn;
  • la 8-a libro baziĝas, krom sur la lasta ĉapitro, sur la "Apostola Tradicio", tre ampleksigita kun aliaj temoj; dediĉita al karismoj, al Eŭkaristio kaj al la ordinado, ĝi entenas perditan eltiraĵon pri [[karismo[[j similan al tiu kiu antaŭis la Apostolan Tradicion (ĉapitroj 1 kaj 2); la tieldiritan Klementan liturgion, Eŭkaristian liturgion (de la 6-a ĝis 15-a ĉapitroj); kolekton de 85 juraj kanonoj eltiritaj el la Koncilioj de la 4-a jarcento, konataj kiel “Apostolaj Kanonaj”, ili havis pli granda disvastiĝon ol la aliaj eroj de la “Apostolaj konstitucioj”.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. angle Paul F. Bradshaw, The search for the origins of Christian worship. Sources and methods for the study of early liturgy, Oxford, Oxford University Press, 2002, pp. 85-87. ISBN 978-0-19-521732-2.
  2. Aparte Dieter kaj Ursula Hagedorn, "Zur Katenenüberlieferung des Hiobkommentars von Didymos dem Blinden", enThe Bulletin of the American Society of Papyrologists, vol. 22, n. 1-4 (1985), p. 55-78, sed ankaŭ Pierre Nautin en Dizionario patristico e di antichità cristiane (diretta da Angelo Di Berardino), Casale Monferrato, Marietti, 1983-1984, coll. 825-826. Vidu ankaŭ "Le Costituzioni apostoliche (IV sec.)", p. 370, kaj angle Ronald Claud Dudley Jasper e Geoffrey J. Cuming, Prayers of the Eucharist: early and reformed, Collegeville, The Liturgical Press, 1990, p. 100. ISBN 0-8146-6085-1.
  3. angle Gregory W. Woolfenden, Daily liturgical prayer. Origins and theology, Burlington, Ashgate Publishing, 2004, p. 27. ISBN 978-0-7546-1601-6.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Franciscus Xavier Funk, Didascalia et Constitutiones Apostolorum (latine kaj greke), Paderbornae, 1905.
  • "Le Costituzioni apostoliche (IV sec.)", in Georges Gharib, Ermanno Maria Toniolo, Luigi Gambero e Gerardo Di Nola (a cura di), Testi mariani del primo millennio. 1. Padri e altri autori greci, Roma, Città Nuova, 1988, pp. 370-371. ISBN 88-311-9215-9.
  • Franlingven traduko: Les Constitutions apostoliques, Introduction, traduction et notes par Marcel Metzger, professeur à la faculté de théologie catholique de Strasbourg, Éditions du Cerf, 1992.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

[1]