Araraquara
Urbo Araraquara | |
"Monda Ĉefurbo de la Oranĝo" | |
Flago | Blazono |
municipo de Brazilo • urbego | |
---|---|
Datreveno | 22-a de aŭgusto |
Fondiĝo | 1817 |
Nomo de la loĝanto | arapeiense |
Moto | "Altior altissimo semper" (Ĉiam pli alta) |
Urbestr(in)o | Marcelo Fortes Barbieri (PMDB) ĝis 2012 |
Situo | |
Subŝtato | San-Paŭlio |
Mezoregiono | Araraquara (mezoregiono) |
Mikroregiono | Araraquara |
Najbaraj urboj | São Carlos, Américo Brasiliense, Matão, Ibaté, Boa Esperança do Sul, Motuca, Santa Lúcia, Rincão kaj Gavião Peixoto. |
Distanco al la subŝtata ĉefurbo | 270 kilometroj |
Geografiaj aspektoj | |
Areo | 1.005,968 km² |
Loĝantaro | 208.725 loĝ. 2010[1] |
Loĝdenso | 207,49 loĝ./km² |
Alteco | 664 metroj |
Klimato | Tropiko |
Horzono | UTC-3 |
Sociaj indikiloj | |
IHD | 0.830 2000[2] |
MEP | R$ 3 924 434,047 2008[3] |
MEP per capita | R$ 19 707,70 2008[3] |
Araraquara (ararakŭara) /ararə'kwarə/ (21° 47′ 31″ S 48° 10′ 52″ U / 21.79194 °S, 48.18111 °U (mapo)Koordinatoj: 21° 47′ 31″ S 48° 10′ 52″ U / 21.79194 °S, 48.18111 °U (mapo) WGR, 646m super marnivelo, klimato Aw de Köppen) estas urbo kaj municipo de Brazilo en subŝtato San-Paŭlio. Ĝiaj loĝantoj diras ke ĝia nomo signifas "tie kie la suno leviĝas" en tupia lingvo, sed plej eble la nomo signifas "truo de arao". Estas fondita en la 22-a de aŭgusto 1817. La areo tuta de l' municipo estas 1.006 km¹, de la urbo 80 km². En ĝi loĝas 208.725 homoj (2010) [1].
En Araraquara estas strato omaĝe al João Masiero.
Esperanto en Araraquara
Oni diras, ke antaŭ longe la tajloro Francisco Banhatto, forpasinta, gvidis bazan kurson de Esperanto en tiu ci urbo, tamen la Movado ne prosperis.
En 1987, Centjarigo de Esperanto, Clélia Maria Adorna Fernandes kaj Nelson Orlando, cele la organizo de studgrupo de la lingvo, invitis samideanon Roberto Gomes de Freitas, el la urbo Jundiaí, kiu la 2-an de aŭgusto 1987 starigis bazan kurson per Cseh-metodo, por proksimume 30 personoj, 10 lecionoj je dimancoj vespere, kies rezulto estis malgranda grupo, kiu daure renkontigis sabate vespere.
Tuj poste, alia esperantisto, Laércio Olivatto, el São Carlos, gvidis novan bazan kurson al tiu malgranda grupo plifortigante ĝin.
La tempo pasis kaj la 27-an de aprilo 1996 la dekdu personoj kiuj restis de la grupo fondis grupon "Esperanto-Klubo de Araraquara". Ili estas: Adriano Góes, Ana Paula Broggio, Aparecida Ruiz Tagliari, Carlos Alberto dos Santos, Dagoberto Alcir Curti, João Baptista Olivi, Lídia de Jesus Pereira Sandrini, Maria Cristina Bergo, Maria José Martins da Silva, Nelson Orlando, Palmira Bernaschi kaj Palmira Serra Cunha. Ĝia unua prezidanto estis Palmira Serra Cunha.
La klubo ankoraŭ ne posedas propran sidejon, ĝi funkcias en ĉambroj ceditaj de samideanoj, spiritismaj domoj aŭ kluboj kiuj malfermas siajn pordojn por la starigo de kursoj preskaŭ ĉiujare.
Pro leĝa projekto de la urba konsilanto, José Carlos Porsani, la 16-an de Decembro 1996 la urbestro, inĝeniero Roberto Massafera, omaĝis la kreinton de Esperanto, D-ro Lazaro Ludoviko Zamenhof, per aprobo de Leĝo n-ro 4.795 kiu estu nomata strato D-ro Lázaro Luís Zamenhof, la publika vojo en tiu municipo inter la kvartaloj Jardim Planalto kaj Jardim Imperial.
Referencoj
- ↑ 1,0 1,1 IBGE (2010). Censo 2010 (HTML). Alirita 18 de junio 2011. Citaĵa eraro Ne valida etikedo
<ref>
; la nomo "ibge-loĝ" estas difinita plurfoje kun malsamaj enhavoj; $2 - ↑ PNUD Brasil (2003). Índice de Desenvolvimento Humano - Municipal, 1991 e 2000. (HTML). Atlas do Desenvolvimento Humano. Alirita 15 de oktobro 2009.
- ↑ 3,0 3,1 IBGE (2008). PIB (HTML). Alirita 18 de junio 2011.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
grekeportugale Oficiala paĝo grekeportugale Municipa Konsilantaro grekeportugale Portalo "Nia San-Paŭlio" grekeportugale Asocio de Municipoj de San-Paŭlio
Koordinatoj: 21° 47′ 38″ S 48° 10′ 33″ U / 21.793889 °S, 48.175833 °U (mapo){{#coordinates:}}: cannot have more than one primary tag per page