São Carlos (São Paulo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
São Carlos
São Carlos (montagem).jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 13560-001 a 13577-999 e
13578-001 a 13579-999 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 254 484  (2020) [+]
Loĝdenso 224 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 22° 1′ S, 47° 53′ U (mapo)-22.017777777778-47.890833333333Koordinatoj: 22° 1′ S, 47° 53′ U (mapo) [+]
Alto 856 m [+]
Areo 1137,332 km² (11 373 3.2 ha) [+]
Situo de São Carlos

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo São Carlos (São Paulo) [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Larĝa panoramo de San-Karlo

São Carlos (=Sankta Karolo), prononco: /sɜ̃w̃ˈkaɾ.lʊs/ aŭ /sɜ̃w̃ˈkah.lʊʃ/, en Esperanto: San-Karlo, estas urbo, municipo, diocezo kaj universitata urbo de la brazila ŝtato (aŭ federaciero) San-Paŭlo. En la urbo situas unu el la sep terenoj de Universitato de San-Paŭlo.

Blazono de São Carlos
Flago de São Carlos

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

En la subŝtato (ruĝe).
Nokta panoramode San-Karlo

Geografio[redakti | redakti fonton]

Panoramo en São Carlos
Katedralo de São Carlos

San-Karlo situas en montaro en sudorienta parto de la lando. Campinas troviĝas 129, San-Paŭlo (urbo) kaj Guarulhos po 214, Curitiba 402, Nova Iguaçu 465, Belo Horizonte 474, Rio-de-Ĵanejro 490, Goiânia 612, Braziljo 693, Campo Grande 718, Porto Alegre 951, Salvador de Bahio 1413, Maceió 1891, Teresina 1961, Recife 2086, São Luís 2204, Natalo (Brazilo) 2263, Belém 2288, Manaus 2477 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

La historio komenciĝis en fino de la 18-a jarcento kun la malfermo de vojo, kiu kondukis al la orminejoj. São Carlos do Pinhal estis menciita en 1831, oni komencis krei bienojn por kafokultivado. En 1857 jam estis kelkaj domoj ĉirkaŭ la kapelo. São Carlos estis levita al vilaĝo en 1865 kiam "câmara" aŭ reganta kamero estis kreita. São Carlos iĝis oficiale vilaĝo en 1874, sidloko de la municipo (=urbo) en 1880. La unua trajno alvenis en 1884, kiu helpis la kafo-transporton, aliparte amase alvenis eŭropanoj (ĉefe italoj). En la 1930-aj jaroj komenciĝis la industriiĝo, ekde la 1950-aj jaroj kampusoj estis fonditaj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

San-Karlo havas aktivan industrian profilon kun gravaj naciaj kaj internaciaj industriaĵoj kaj signifa agrikultura graveco. La urbego estis proklamita Nacia Ĉefurbo de la Teknologio en 2011.

Stacidomo de São Carlos

Klimato[redakti | redakti fonton]

San-Karlo situas en alteca tropika klimato per mildaj kaj sekaj vintroj. La temperaturo varias inter 15 - 27 °C. Jare pluvas po 1423 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter oktobro-marto pli ofte pluvas.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

San-Karlo estas ligita per fervojo, ŝoseo kaj aere per flugmaŝinoj.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]

Tie estas gastiganto de Pasporta Servo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. IBGE (2010). Censo 2010 (HTML). Alirita 28 de julio 2011.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]