Araraquara

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Araraquara
municipo de Brazilo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando  Brazilo
Regiono    Sudorienta regiono
Subŝtato  San-Paŭlio
Mezoregiono Araraquara
Mikroregiono Araraquara
Fondita 1817
Telefonkodo 16
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 242 228  (2022) [+]
Loĝdenso 241 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 21° 48′ S, 48° 11′ U (mapo)-21.793888888889-48.175833333333Koordinatoj: 21° 48′ S, 48° 11′ U (mapo) [+]
Alto 664 m
Areo 1 003,63 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC-03:00
Araraquara (Brazilo)
Araraquara (Brazilo)
DEC
Araraquara
Araraquara
Situo de Araraquara

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Araraquara [+]
vdr

Araraquara (oficiale portugale Município de Araraquara, prononco: /ararə'kwarə/ aŭ, laŭ Internacia Fonetika Alfabeto: /aˌɾa.ɾaˈkwa.ɾɐ/), en Esperanto: Ararakvaro, 646 m super marnivelo, klimato tropika (kategorio Aw laŭ la klimata klasifiko de Köppen) estas urbo kaj municipo en la subŝtato San-Paŭlio de Brazilo. Ĝi situas en la sudorienta regiono de Brazilo, en la mezoregiono Araraquara kaj en la samnoma mikroregiono Araraquara. Laŭ la stato de 2022 en la municipo vivis 242 228 loĝantoj sur areo de 1 003,63 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 241 loĝantoj/km². El tiuj, la nombro de voĉdonrajtuloj en la municipo en marto 2022 estis 154 171. La teritorio havas komunan limon kun São Carlos, Américo Brasiliense, Matão, Ibaté, Boa Esperança do Sul, Motuca, Santa Lúcia, Rincão kaj Gavião Peixoto.

La loĝloko fondiĝis la 22-an de aŭgusto 1817. La subŝtata ĉefurbo San-Paŭlo situas en distanco de 270 kilometroj. En la urbo situas unu el la terenoj de la universitato de San-Paŭlio.

En Ararakvaro estas strato omaĝanta esperantiston João Masiero.

Esperanto en Araraquara[redakti | redakti fonton]

Oni diras, ke antaŭ longe la tajloro Francisco Banhatto gvidis bazan kurson de Esperanto en la urbo, tamen la movado tiutempe ne prosperis.

En 1987, okaze de la centjarigo de Esperanto, Clélia Maria Adorna Fernandes kaj Nelson Orlando, cele la organizo de studgrupo de la lingvo, invitis samideanon Roberto Gomes de Freitas, el la urbo Jundiaí, kiu la 2-an de aŭgusto 1987 starigis bazan kurson per Cseh-metodo, por proksimume 30 personoj, 10 lecionoj je dimanĉoj vespere, kies rezulto estis malgranda grupo, kiu daure renkontigis sabate vespere.

Tuj poste, alia esperantisto, Laércio Olivatto, el São Carlos, gvidis novan bazan kurson al tiu malgranda grupo plifortigante ĝin.

La tempo pasis kaj la 27-an de aprilo 1996 la dekdu personoj kiuj restis de la grupo fondis grupon "Esperanto-Klubo de Araraquara". Ili estas: Adriano Góes, Ana Paula Broggio, Aparecida Ruiz Tagliari, Carlos Alberto dos Santos, Dagoberto Alcir Curti, João Baptista Olivi, Lídia de Jesus Pereira Sandrini, Maria Cristina Bergo, Maria José Martins da Silva, Nelson Orlando, Palmira Bernaschi kaj Palmira Serra Cunha. Ĝia unua prezidanto estis Palmira Serra Cunha.

La klubo ankoraŭ ne posedas propran sidejon, ĝi funkcias en ĉambroj ceditaj de samideanoj, spiritismaj domojkluboj kiuj malfermas siajn pordojn por la starigo de kursoj preskaŭ ĉiujare.

Pro leĝa projekto de la urba konsilanto,[José Carlos Porsani, la 16-an de Decembro 1996 la urbestro, inĝeniero Roberto Massafera, omaĝis la kreinton de Esperanto, D-ro Lazaro Ludoviko Zamenhof, per aprobo de Leĝo n-ro 4.795 kiu estu nomata strato D-ro Lázaro Luís Zamenhof, la publika vojo en tiu municipo inter la kvartaloj Jardim Planalto kaj Jardim Imperial.

urba panoramo


Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]