Jundiaí
Jundiaí | |||
---|---|---|---|
municipo de Brazilo urbego vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Brazilo | ||
Regiono | Sudorienta regiono | ||
Subŝtato | San-Paŭlio | ||
Mezoregiono | Macro Metropolitana Paulista | ||
Mikroregiono | Jundiaí | ||
Fondita | 14-a de decembro 1655 | ||
Poŝtkodo | 13200-000 - 13219-999 | ||
Telefonkodo | 11 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 401 896 (2015) [+] | ||
Loĝdenso | 932 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 23° 11′ S, 46° 53′ U (mapo)-23.186388888889-46.884166666667Koordinatoj: 23° 11′ S, 46° 53′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 761 m | ||
Areo | 431,21 km² | ||
Horzono | UTC-03:00 | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Jundiaí [+] | |||
Jundiaí [ĵundiaj] (oficiale portugale Município de Jundiaí) estas municipo kaj universitata urbego en la subŝtato San-Paŭlio de Brazilo. Ĝi situas en la sudorienta regiono de Brazilo, en la mezoregiono Macro Metropolitana Paulista kaj en la mikroregiono Jundiaí. Laŭ la stato de 2015 en la municipo vivis 401 896 loĝantoj sur areo de 431,21 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 932 loĝantoj/km². El tiuj, la nombro de voĉdonrajtuloj en la municipo en marto 2022 estis 322 387. La teritorio havas komunan limon kun Itatiba, Jarinu, Campo Limpo Paulista, Várzea Paulista, Franco da Rocha, Cajamar, Pirapora do Bom Jesus, Cabreúva, Itupeva kaj Louveira.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Jundiaí situas sur montaro laŭ la samnoma rivero Jundiaí inter urboj Campinas kaj San-Paŭlo (urbo). Campinas troviĝas en distanco de 39, Guarulhos 46, San-Paŭlo 47, Curitiba 347, Nova Iguaçu 353, Rio-de-Ĵanejro 373, São Gonçalo 396, Belo Horizonte 473, Goiânia 767, Braziljo 830, Campo Grande 856, Porto Alegre 875, Salvador de Bahio 1437, Maceió 1915, Teresina 2060, Recife 2113, Natalo (Brazilo) 2303, São Luís 2316, Belém 2424, Manaus 2644 kilometroj.
Historio
[redakti | redakti fonton]La komunumo estis fondita en 1655, kiam ĝi estis levita al la kategorio de vilaĝo. La pli fruaj loknomoj estis Porta do Sertão, Mato Grosso de Jundiaí kaj Vila Formosa de Nossa Senhora do Destêrro de Jundiaí. Ĝi havis urban statuson en 1865.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Jundiaí ĉiam estis konata kiel la lando de vinberoj kaj fragoj, tial la urbego estas industria, komerca kaj agrikultura centroj. Kune kun la apudaĵo oni kultivas fruktojn, kafojn, rizojn, maizojn, oni produktas ŝtalojn, teksaĵojn, ceramikaĵojn, meblojn.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Jundiaí havas lokan flughavenon. Estas rela ligilo al San-Paŭlo. En la urbego mem aŭtobusoj trafikas.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Klimato
[redakti | redakti fonton]En Jundiaí averaĝe pluvas jare po 1351 mm, en ĉiuj monatoj pluvas. La plej ofte pluvas januare, plej malofte aŭguste.
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]- Havano, Kubo
- Santo André (São Paulo), Brazilo
- Padovo, Italio
- Trenton, Usono
- Poços de Caldas, Brazilo