Saltu al enhavo

Arcos de Valdevez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arcos de Valdevez
municipo de Portugalio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 4970
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 22 847  (2011) [+]
Loĝdenso 51 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 51′ N, 8° 25′ U (mapo)41.85-8.4166666666667 [+]
Alto 42 m [+]
Areo 447,6 km² (44 760 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Arcos de Valdevez (Portugalio)
Arcos de Valdevez (Portugalio)
DEC
Situo de Arcos de Valdevez

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Arcos de Valdevez [+]
vdr

Arcos de Valdevez estas portugala urbo en la oriento de la Distrikto Viana do Castelo, en la Norda Regiono de Portugalio (NUTS II) kaj intermunicipa komunumo Supra Minjo, kun proksimume 1 147 loĝantoj.

Ĝi estas sidejo de municipo Arcos de Valdevez de 447,60 km² de areo (kio faras ĝin la plej etenda municipo en la distrikto) kaj 20 718 loĝantoj (2021), subdividita en 36 "freguesias" (submunicipoj). La municipo limas norde kun la municipo Monção, nordoriente kun Melgaço, oriente kun la hispana regiono Galegio, sude kun Ponte da Barca, sudokcidente kaj okcidente kun Ponte de Lima kaj okcidente kun Paredes de Coura.

La punkto plej alta de la municipo estas en la montaro Serra de Soajo, nome Pedrada, je 1 416 m de altitudo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loĝloko estis antaŭe konata kiel Arkobriga dum la romia kaj visigota periodoj, nomo rezultanta de la kunmetaĵo de latina Arcus, kun la signifo «arko», kaj kelta Briga, kun la signifo «fortikita setlejo». La unua loknomero de la moderna loknomo, nome «Arcos», ankoraŭ konservas parton de tiu dekomenca nomo. La dua parto, nome "Valdevez", aludas al la valo de la rivero Vez, kiu siavice estas nome de kelta deveno, dum aliaj riveroj en Eŭropo havas nomojn kun bazo en tiu sama kelta radiko, kiel Betis (nuna Gvadalkiviro), en Hispanio, kaj en Francio, ka riveroj Bèze kaj Béziers, kiuj siavice nomis respektivajn samnomajn loĝlokojn Bèze kaj Béziers.[1]

Arcos de Valdevez.

Epizodo nomita Torneio de Arcos de Valdevez konata ankaŭ kiel "Recontro de Valdevez", estis grava momento en la procezo por la fondo de sendependa Portugalio, antaŭaĵo de la Traktato de Zamora en 1143.

En 1662, dum la Milito de Restarigo, la urbeto estis incendiita de la kastilia generalo D. Baltazar Rojas Pantoja, kiu establis sian stabanaron en la Palaco de Giela, dum energia ofensivo en la regiono Minho.

Laŭlonge de la 20-a jarcento la loĝantaro kreskis malrapide kaj konstante el 32 000 en la jarcentkomenco ĝis pinto de 39 000 en la 1950-aj jaroj, sed poste okazis elmigrado kaj malaltiĝo ĝis nunaj 20 000.

Fregezioj[redakti | redakti fonton]

Rivero Vez en Arcos de Valdevez.

La municipo Arcos de Valdevez havas la jenajn fregeziojn kun ties loĝantoj:

  • Aboim das Choças 295
  • Aguiã 707
  • Álvora e Loureda 378
  • Arcos de Valdevez (São Paio) e Giela 1676
  • Arcos de Valdevez (Salvador), Vila Fonche e Parada 2754
  • Ázere 207
  • Cabana Maior 177
  • Cabreiro 324
  • Cendufe 308
  • Couto 646
  • Eiras e Mei 322
  • Gavieira 258
  • Gondoriz 861
  • Grade e Carralcova 450
  • Guilhadeses e Santar 1172
  • Jolda (Madalena) e Rio Cabrão 421
  • Miranda 245
  • Monte Redondo 196
  • Oliveira 327
  • Paçô 970
  • Padreiro (Salvador e Santa Cristina) 349
  • Padroso 197
  • Portela e Extremo 323
  • Prozelo 815
  • Rio de Moinhos 433
  • Rio Frio 536
  • Sabadim 410
  • São Jorge e Ermelo 713
  • São Paio de Jolda 316
  • Senharei 164
  • Sistelo 199
  • Soajo 670
  • Souto e Tabaçô 913
  • Távora (Santa Maria e São Vicente) 848
  • Vale 662
  • Vilela, São Cosme e São Damião e Sá

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Pilorio de Soajo.
  • Preĝejo de Lapa (Arcos de Valdevez, tabelfoto)
  • Pilorioj de Soajo kaj de Arcos de Valdevez
  • Monaĥejo de Ermelo
  • Preĝejoj de Espírito Santo, de Arcos de Valdevez, kaj de Misericórdia de Arcos de Valdevez kaj de Vale
  • Grenstokejoj de Soajo
  • Palaco de Giela
  • Sanktejo de Senhora da Peneda
  • Casa das Artes
  • Bieno de Quinta do Couto
  • Memor-domo de la verkisto Tomaz de Figueiredo (Casa de Casares)

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Infopédia. «Arcos de Valdevez | Dicionário Infopédia de Toponímia». www.infopedia.pt. Konsultita la 17an de februaro 2022.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Arcos de Valdevez en la portugala Vikipedio.