Argadora kalendaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Argadora kalendaro estas kalendaro proponata de Urion Argador [1] por provi akordiĝi al astronomiaj kaj homaj ritmoj sen rilato al iu specifa homa kulturo.

Datlinio kaj longitudoj[redakti | redakti fonton]

La proponata datlinio (nomata Argadora Datlinio) estas la longitudo 168,5° okcidenta, ĉar ĝi trafas nur la Aleutan insulon Umnak krom Antarkton, do la malplej multe da loĝataj teroj. Tiu meridiano estas tiu de Trondheim, Wismar, Munkeno, Hall (Tirolo), Vicenzo kaj Yaoundé. La longitudoj estas nomitaj nur pozitive de la datlinio kaj povas esti kalkulitaj en horoj.

Kalendaro[redakti | redakti fonton]

Erao[redakti | redakti fonton]

La jaroj estas kalkulitaj ekde la nord-aŭtuna ekvinokso de jaro -17366 ĉar en tiu tempo galaksia, ekliptika, kaj ĉielaj ekvadoroj koincidis en du punktoj. Tiu epoko ankaŭ estas tiu de la lasta glacitempo. La erao sekve estas oportuna laŭ astronomia kaj historia vidpunktoj. La 22-an de septembro 2008 de nia erao komenciĝis la jaro 19376 AA (Anno Argadori).

Superjaroj[redakti | redakti fonton]

Superjaroj okazas ĉiun 4-an jaron, sed ne ĉiun 128-an jaron. Tio estigas jardaŭron nur je 1 sekundo pli mallongan ol la astronomia jaro, dum la gregoria kalendaro havas tagon je 26 sekundoj tro longan.

Jarkomenciĝo[redakti | redakti fonton]

La jaro komenciĝas je aŭtuna ekvinokso de la norda hemisfero kun kvar sezonoj malegalaj sed kongruaj al astronomiaj intervaloj inter ekvinoksoj kaj solsticoj, respektive: 90, 89, 93, 93 (aŭ 94 tagoj en superjaroj).

Monatoj[redakti | redakti fonton]

Monatoj ricevas nomon laŭ greka nomo de la zodiaka stelaro en kiu troviĝas la suno kun sufikso -meno laŭ la greka μην (monato):

sezono zodiaka signo simbolo monato
esperanta nomo latina nomo greka nomo nombro nomo daŭro
Norda aŭtuno Sagitario Sagittarius τοξευτης ♐ 1 toksomeno 30
Kaprikorno Capricornus αἰγοϰερως ♑ 2 aigkermeno 30
Akvisto/Amforo Aquarius ὑδροχοος ♒ 3 hidĥomeno 30
Norda vintro Fiŝoj (stelfiguro) Pisces ἰχθυς ♓ 4 iĥdjomeno 29
Ŝafo Aries ϰριος ♈ 5 kriomeno 30
Taŭro Taurus ταυρος ♉ 6 taŭromeno 30
Norda printempo Ĝemeloj Gemini διδυμοι ♊ 7 didimeno 31
Kankro Cancer ϰαρϰινος ♋ 8 karkimeno 31
Leono Leo λεων ♌ 9 leomeno 31
Norda somero Virgulino Virgo παϱθενος ♍ 10 pardemeno 31
Pesilo Libra ζυγος ♎ 11 zigomeno 31
Skorpio Scorpius σϰοϱπιος ♏ 12 skorpimeno 31
superjara kromtago Ofiuĥo Ophiuchus ὀϕιουχος ♐ 13 ofĥumeno 1

Semajnoj[redakti | redakti fonton]

Monatoj estas dividitaj en tagdekoj. La tagoj kiuj ricevas nomojn laŭ grekaj nomoj de suno, planedoj kaj luno (kaj ofjuĥo por la kromtago), uzanta tiuj nomoj en kurtigita formo kaj la vorto "ēmar" (ἦμαρ), significanta 'tago' en la old-greka lingvo. La finaĵo "emaro" povas esti substituita per "tago" en Esperanto.

Tago Monattago Astro Greka dio Tagnomo
1 01 11 21 31 Suno Ἡλιος heliemaro / heltago
2 02 12 22 Merkuro Ἑϱμης hermemaro /hermtago
3 03 13 23 Venuso Ἀφϱοδιτη afremaro / aftago
4 04 14 24 Tero Γαια gaiemaro / gajtago
5 05 15 25 Marso Ἀϱης aremaro / artago
6 06 16 26 Jupitero Ζευς diemaro / ditago
7 07 17 27 Saturno Κϱονος kronemaro / krontago
8 08 18 28 Urano Οὐϱανος urnemaro / urntago
9 09 19 29 Neptuno Ποσειδων psejdemaro / psejdtago
10 10 20 30 Luno Σεληνη selemaro / seltago
superjara kromtago (Ofiuĥo) (ὀϕιουχος) ofiuĥo

Tagdivido[redakti | redakti fonton]

La Argadora sistemo proponas tagon komenciĝantan je la nuna 4a horo en la nokto, kaj dividas la tagon en tri 8-horajn partojn : mateno (antaŭtagmezo) 0-8, vespero (posttagmezo) : 8-16, nokto 16-24.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Urion Argador ankaŭ estas kreanto de esperantida planlingvo Aŭriongŝo (Aurioŋx [aŭ-rï-óŋ∫] )

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]