Argeș (rivero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri rivero. Por informoj pri la samnoma distrikto, vidu la artikolon la distrikto Argeș.
Argeș
Lago Vidraru
rivero
Bazaj informoj
Situo suda Rumanio
Longeco 350 km
Akvokolekta areo 12 550 km²[1]
Averaĝa trafluo 73 m³/s
Fluo
Fonto en la Făgăraș-montaro (Buda/Capra)
- Alteco super marnivelo 2 030 m
- Koordinatoj 45° 21′ 53″ N, 24° 37′ 49″ O (mapo)45.36469444444424.630388888889
Enfluejo Danubo ĉe Oltenița
- Koordinatoj 44° 3′ 31″ N, 26° 37′ 1″ O (mapo)44.05869444444426.616888888889
Altecodiferenco 1 594 m
Geografio
Trairataj urboj Curtea de Argeș, Pitești
Map
Argeș
vdr

Argeș [arĝeŝ] estas rivero en la suda Rumanio, maldekstra alfluanto de Danubo. Ĝi ekestas el du fontaj riveroj, Buda kaj Capra, kiuj fontas en la Făgăraș-montaro, kaj enfluas okcidente de Oltenița en Danubon.

La kunfluejo de Buda kaj Capra nun situas en la baraĵlago Vidraru, el kiu elfluas Argeș.

La rivero trairas la distriktojn Argeș, Dâmbovița, Ilfov, Giurgiu kaj Călărași. Ĝi de maldekstre kaptas la akvon de la suda flanko de la Orientaj Karpatoj. Rezulte la akvo alfluanta de maldesktre estas la sesoblo de tiu de la dekstra flanko.[1]

La valo de la rivero estas grava trafika vojo, kiun sekvas interalie la eŭropa vojo E81, de Pitești ĝis mallonge antaŭ Bukareŝto.

Ĉirkaŭ 20 km de Bukareŝto la rivero formas la baraĵlagon Mihăilești, 8 km longan. Ĝi larĝas ĝis tri kilometrojn kaj estas ĝis 22 metrojn profunda.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Descriere bazin hidrografic Argeș-Vedea (rumane) (PDF). prefecturadambovita.ro. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2015-07-05.