Arkadij Vajner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arkadij Vajner
Persona informo
Naskiĝo 13-an de januaro 1931 (1931-01-13)
en Moskvo
Morto 24-an de aprilo 2005 (2005-04-24) (74-jaraĝa)
en Moskvo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Tombo Vostryakovo Cemetery vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco SovetunioRusio vd
Alma mater Moscow State University, Faculty of Law vd
Partio Komunista Partio de Sovetunio vd
Familio
Gefratoj Georgy Vayner vd
Infanoj Natalia Darialova vd
Profesio
Okupo verkistoscenaristodramaturgoĵurnalisto vd
Aktiva dum 1969– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Arkadij Vajner (maldekstre) kune kun ŝaka mondĉampiono Vasilij Smislov kaj soveta politikisto Aleksandr Jakovlev

Arkadij Aleksandroviĉ VAJNER (ruse Аркадий Александрович Вайнер) naskiĝis la 13-an de januaro 1931 en Moskvo; mortis la 24-an de aprilo 2005 samurbe. Li estis fame konata rusia verkisto kaj dramisto.

Li naskiĝis en malriĉa hebrea familio. Infanaĝe li loĝis en la distrikto de Moskvo nomata Marjina Roŝĉa, kiun li bone konis kaj poste menciis ĝin kelkfoje en siaj verkoj.

Arkadij Vajner finis moskvan mezlernejon kun ora medalo, kaj poste - juran fakultaton de Moskva Ŝtata Universitato. Li laboris en ofico de estro de enketa fako de Moskva kriminala esplorservo, en 1967 li ekokupiĝis pri literatura laboro. Kune kun la frato Georgij Vajner li verkis multajn detektivaĵojn, enhavo por kiuj estis plejparte prenita el lia propra kriminalista praktiko. En 40 landoj oni eldonis pli ol 300 milionojn de ties libroj.

Vastan konatecon alportis al ili la romano "Erao de karitato", laŭ kiu reĝisoro Sergej Govoruĥin faris la pasiigan filmon "La rendevuejon ne eblas ŝanĝi". Ĝi estis reala sukceso de la soveta kinematografio. La ĉefrolulo (kapitano Gleb Ĵeglov) estis fama soveta aktoro Vladimir Visockij.

Multe furoras ĝis nun iliaj libroj:

  • "Erao de karitato"
  • "Evangelio laŭ ekzekutisto"
  • "Horloĝo por sinjoro Kelli"
  • "Kuracilo kontraŭ timo"
  • "Testamento de Kolombo
  • "Vizito al minotaŭro" kaj multaj aliaj.

Arkadij Vajner estas sepultita en Vostrjakovo tombejo en Moskvo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.