Saltu al enhavo

Arkiva Instituto Gnazim

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arkiva Instituto Gnazim
arkivo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1950 vd
Geografia situo 32° 4′ 36″ N, 34° 47′ 11″ O (mapo)32.07672222222234.786277777778Koordinatoj: 32° 4′ 36″ N, 34° 47′ 11″ O (mapo)
Lando(j) Israelo vd
Situo Tel-Avivo
Arkiva Instituto Gnazim (Centra distrikto de Israelo)
Arkiva Instituto Gnazim (Centra distrikto de Israelo)
DEC
Map
Arkiva Instituto Gnazim
Fondinto(j) Hebrea Verkista Asocio en Israelo vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Arkivo Gnazim de la Hebrea Verkista Asocio en Israelo (hebree מכון גְּנָזִים, signifante Instituto Gnazim) estas la granda hebrelingva literatura arkivo en la mondo [1]. Ĝi estis fondita en 1950 kaj ĝi situas en la urba biblioteko Beit Ariela en Tel-Avivo.

La celo de la arkivo estas kolekti kaj konservi la verkojn de hebrelingvaj aŭtoroj kiuj vivis kaj laboris en diversaj landoj de la mondo kaj Israelo. Ĝi stokas manuskriptojn, leterojn, personajn dokumentojn, fotojn, same kiel unikan kolekton de sonregistraĵoj. Krome, ĝi konservas manuskriptojn kaj leterojn de verkistoj kiuj mortis dum la holokaŭsto, inkluzive de David Vogel, Hillel Zeitlin kaj Shimon Dubnov. Aldone, la Gnazim Arkivo enhavas la arkivojn de famaj jidaj verkintoj, inkluzive de Zvi Eisenman, Mordechai Tzanin, kaj la ekstreme grava persona arkivo de David Hofstein, pafita en 1952 en la sovetia jura proceso de la Juda Kontraŭfaŝisma Komitato.

Gnazim enhavas pli ol 750 arkivajn kolektojn de verkistoj, poetoj, eseistoj kaj dramistoj kiuj laboris ekde la fino de la 19-a jarcento ĝis nuntempe. Inter ili: Ŝhaul Ĉerniĥovskij, Yosef Chaim Brenner, Yehuda Burla, Leia Goldberg, same kiel konataj modernaj verkistoj, kiel ekzemple Jona Wallach, Avot Yeshurun, Yehuda Atlas, kaj aliaj.

Arkivaj fondusoj estas uzataj de esploristoj, ĵurnalistoj, literaturrecenzistoj ktp el Israelo kaj aliaj landoj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (2013) “David Vogel's Lost Hebrew Novel, Viennese Romance”, Prooftexts 33 (3), p. 307–332. doi:10.2979/prooftexts.33.3.307. 

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]