Arkiviko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Bildo reprezentanta arĥivon.

La Arkiviko estas la studo ĉu teoria ĉu praktika pri principoj, proceduroj, metodologioj kaj problemoj koncernaj al la racia stokado de dokumentoj, per sistemo kiu ebligas la taŭgan konservadon de tiu dokumentaro laŭlonge de la tempo, kaj tiu estu facile kaj racie konsultita kaj klasita.

La Arkiviko delonge centriĝis al sistemoj de stokado, konservado kaj eĉ restaŭrado de fizikaj dokumentoj, sed post la apero kaj disvolvigo de la plurmedio, la Arkiviko ŝanĝiĝis al novaj formoj de stokado kaj administrado de la informaro. Tiu fako okupiĝas ankaŭ pri la kunteksto kie aperas tiu informo kaj pri la uzado kiu okazigos, kaj kvankam tiu profesio estis ofte asociigita kun la bibliotekoj kaj grandaj arkivoj, oni aliris ankaŭ al studado de teknikoj por malgrandaj arkivoj, kiaj familiaj, de organizoj ktp.

La Arkiviko studiĝas kiel scienco en multaj universitatoj; en programoj de Bibliotekscienco, Dokumentiko kaj Muzeologio, nome dokumentarsciencoj; kaj foje ĉe Historio.

La unuaj gvidlibroj pri Arkiviko historie konataj estus presitaj en 1571, probable verkitaj dum la unua duono de la 16a jarcento, kies aŭtoro, nome la germana Jacob von Rammingen, estus konsiderita «patro» de la fako. Vidu: [1]