Arktienoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Arktienoj Arctiinae
Apantesis phalerata
Apantesis phalerata
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Artropodoj Arthropoda
Klaso: Insektoj Insecta
Ordo: Lepidopteroj Lepidoptera
Superfamilio: Noktuoedoj Noctuoidea
Familio: Erebidae
Subfamilio: Arktienoj Arctiinae
Arctiinae
Leach, 1815
Arctia caja
Linnaeus, 1758
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La arktienoj (science: Arctiinae), antaŭe nomiĝis la arktiedoj (science: Arctiidae), estas granda kaj diversa subfamilio de noktopapilioj, enhavanta 1 400–1 500 genrojn kaj ĉirkaŭ 11 000 speciojn trovitajn tutmonde, kies 6 000 neotropisajn speciojn.[1] Ĉi tiu subfamilio incluzivas la grupojn ĝenerale konitajn kiel tigraj noktopapilioj, kiuj normale havas helaj koloroj, kaj footmen, kiu ofte estas pli griza. Multaj specioj havas "harkovritajn" raŭpojn kiuj populare koniĝas kiel "lana urso" aŭ "lana vermo" en la angla kaj aliaj eŭropaj lingvoj. La scienca nomo referas al ĉi tiu ursa nomo (greke αρκτος, "urso"). La raŭpoj ankaŭ nomiĝus "tussock moths" (herbotufaj noktopapilioj), sed ĉi tio pli ofte referas al Lymantriidae.

La tipo-specio de ĉi tiu subfamilio estas Arctia caja, kiu priskribiĝis de Linnaeus.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La subfamilio antaŭe klasiĝis kiel la familio de arktiedoj el la superfamilio de Noctuoidea kaj estas unufiluma grupa. Lastaj filogenetikaj pristudoj montris ke la grupo estas la plej proksime rilata al la Herminiinae kaj la Aganainae, subfamilioj de la familio de Erebidae. La arktiedoj tutece reklasiĝis por reprezenti tiun rilaton. La familio estis malaltigata al subfamiliostatuso kiel la arktienoj en la Erebidae. La subfamilioj kaj triboj de arctiedoj malaltiĝis taksone al triboj kaj subtriboj, respektive, de ĉi tiuj novaj arctienoj por konservi la internan grupstrukturon de la antaŭaj arktiedoj.

Ŝanĝoj en taksonaj rangoj kaj nomoj pro la klasado de la antaŭaj arktiedoj kiel la nunaj arktienoj.
Taksona rango Antaŭa klasado Nuna klasado
Superfamilio Noctuoidea Noctuoidea
Familio Arktiedoj Arctiidae Erebidae
Subfamilio Arktienoj, Lithosiinae, Syntominae Arktienoj, Arctiinae
Tribo Arctiini, Ctenuchini, Eudesmiini, Lithosiini, ktp. Arctiini, Lithosiini, Syntomini
Subtribo Arctiina, Ctenuchina, Eudesmiina, Lithosiina, ktp.
Genro Multaj genroj Nomoj kaj rangoj ne ŝanĝis
Specioj Multaj specioj Nomoj kaj rangoj ne ŝanĝis
Taksonoj de la sama fonkoloro reprezentas la samam grupo de specioj antaŭ kaj post sia malaltigo de taksonoma rango, malgraŭ la ŝanĝo de sufiksoj.

Specioj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Scoble, MJ. (1995). The Lepidoptera: Form, Function and Diversity. Second ed. Oxford University Press.