Arne A. Ambros

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Arne A. Ambros
Persona informo
Naskiĝo 2-an de majo 1942 (1942-05-02)
en Vieno
Morto 12-an de aprilo 2007 (2007-04-12) (64-jara)
en Vieno
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo fizikistoorientalisto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Lernolibro de la malta lingvo verkita de Ambros, 1998

Arne A. AMBROS (naskiĝinta en la 2-a de majo 1942 en Vieno, mortinta samloke en la 12-a de aprilo 2007) estis aŭstra fizikisto kaj orientalisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante la filo de la historiisto, aktoro kaj dramisto Otto von Ambros kaj la artrestaŭristino Elinor (fraŭlina nomo: von Solvis; 1912-85) li frekventis de 1951-59 la tradiciriĉan Schotten-gimnazion en sia naskiĝurbo. Poste li studis ĉe la Universitato de Vieno fizikon; intereso pri semitaj lingvoj tamen jam estis dum la mezlernejaj jaroj. Dum la matematikaj studoj Ambros paralele okupiĝis pri arabaĵoj kaj dungitis en la 1960-a jaro kiel instruisto de la germana lingvo al arablingvanoj ĉe la Societo Hammer-Purgstall. Baldaŭ poste (1961) li komisiitis instrui la araban lingvon por la menciita societo, en 1961 li iĝis interpretisto tribunala kaj ambaŭ taskojn Ambros plenumis ĝis 1972.

En 1965 li doktoriĝis pro tezo pri kvantuma mekaniko ĉe prof. Walter Thirring. Serĉante laboron kiel fizikisto Ambros ricevis peton de la munkena Eldonejo Max Hueber verki antologion kun modernaj arabaj tekstoj kiu tiutempe estis la ununura siaspece surmerkate (1-a eldono el la 1969-a jaro).

Kariero orientalista[redakti | redakti fonton]

La tiama katedestro ĉe la universitata seminario pri orientalaj lingvoj en Vieno Hans Ludwig Gottschalk vokis Ambros je vaka seĝo de asistanto. La tagon de ekdeĵoro (1-a de oktobro 1968) Ambros forlasis definitive la natursciencojn por koncentriĝi pri lingvistiko. En 1971 Ambros renkontis dumkongrese prof. Seeger A. Bonebakker de la Instituto por la Malproksima Oriento ĉe la Universitato de Kalifornio ĉe Los-Anĝeleso kiu venigis lin Usonon unu jaron poste; la laborposteno en Vieno tamen ne perdiĝis. Post tre fruktodona periodo Ambros revenis dum mallonga tempo Vienon kie li defendis sian habilitiĝlaboraĵon (somero 1973) kaj iĝis universitata docento. En printempo 1974 la katedro en Vieno ekvakis kaj Ambros, malgraŭ aliaj bonegaj ofertoj amerikaj, decidis kandidati en Aŭstrio. En la 1-a de novembro 1974 li iĝis posteulo de Gottschalk; katedre li ankaŭ harmonie kaj feliĉe kunlaboris kun la turkologoj W. Duda kaj Herbert Jansky kiu subtenis Ambros ĉie ajn.

Lia katedestreco en Vieno daŭris ĝis 2003. En la kuro de la tempo kunlabore ankaŭ la islamologo Herbert Eisenstein gravis kaj Stephan Proĉázka kaj multaj aliaj (i.a. Renate Malina kiu specialiĝis pri la rolo de virinoj en la arabaj socioj).

Ekde 1974 Ambros, krom la sciencaj aferoj, ankaŭ eldonis grandan nombroj da prelegmanuskriptoj (i.a. por lingvolernado, enkonduko en Islamo, literaturhistorio klasika kaj moderna, paleografio, malta lingvo, siria lingvo, lingvoj klasikaj de Etiopio, moderna persa lingvo, lingvo de la nabateanoj). Aliaj temoj de la prelegaro ampleksis legadon de arabaj tekstoj, arabajn dialektojn kaj aplikon de matematikaj statistikoj je lingvostudado.

Dum la agadoj vienaj Ambros ripetfoje invititis prelegi aliloke, ekz. al Kairo, Bejruto, Damasko, Amano kaj Rijado, sen paroli pri multaj kongresoj partoprenitaj de li.

Privataĵoj kaj aliaj interesoj[redakti | redakti fonton]

En 1973 Ambros edziĝis al Edith Steiner (fraŭlina nomo: Katona), kiu iĝis universitata docentino pri osmana literaturo. Divorco estis en 1994. En marto 2003 Ambros edzinigis Ilse Johanna nask. Zitzmann, estrino de viena asekurkompanio. Ankaŭ post la pensiiĝo en septembro 2003 Ambros kunlaboretis ĉeŭniversitate.

Krom semitistiko Ambros ankaŭ interesiĝis pri ĉiuj epokoj de la turka lingvo kaj pri aliaj eŭropaj kaj neeŭropaj lingvoj (i.a. la irlanda, novgreka kaj la romanidaj lingvoj). Kiel hobio li kolektis monerojn (ĝis la 16-a jarcento).

Edukite katolike li konvertiĝis en 1989 al la Prakatolika Eklezio. Libertempe Ambros ankaŭ verkis etpoemojn kaj hajkojn.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Libroj printitaj[redakti | redakti fonton]

  • Lateinisch(-Deutsch)-Arabisches Wörterbuch der Anatomie, co-author, with A. Schaller and I. H. Kalla. Wien: Hammer-Purgstall-Gesellschaft, 1964. 240 p.
  • Einführung in die moderne arabische Schriftsprache. München: Max Hueber, 1st ed. 1969, 2nd ed. 1975. 427p.
  • Arabischer Mindestwortschatz. With Edith Ambros. München: Max Hueber, 1976. 190 p.
  • Damascus Arabic. Afroasiatic Dialects, vol. 3. Malibu: Undena, 1977. 123 p.
  • Pascal Uebungsbuch fuer Sprach- und Literaturwissenschaften. Hamburg: Dr. Kovac, 1995. 175 p.
  • Türkische Zeitungstexte. Ein kommentiertes Lesebuch für Anfänger. Hamburg: Dr. Kovac, 1995. 180 p.
  • Bongornu, kif int? Einfuehrung in die maltesische Sprache. Wiesbaden: Reichert, 1998. XVII + 282 p.
  • A Concise Dictionary of Koranic Arabic. With the collaboration of Stephan Prochàzka. Wiesbaden (Reichert), 2004. 384 p.
  • The Nouns of Koranic Arabic Arranged by Topics. A companion volume to the "Concise Dictionary of Koranic Arabic". With the collaboration of Stephan Procházka. Wiesbaden (Reichert), 2006. 126 p.
  • Sláinte! Irisch-Lehrbuch für den Selbstunterricht. Mit Theresa-Susanna Illés. Wiesbaden (Reichert), 2006. 352 p. Accompanied by "Schlüssel und Wörterverzeichnis" (bound separately). Wiesbaden (Reichert), 2006. 90 p.
  • Swahili Lesebuch. Aus Pressetexten ausgewählt und kommentiert. Wiesbaden: Reichert, 2007. 172 p.

Artikoloj en fakgazetoj[redakti | redakti fonton]

(elekto inter 1969-79, kompleto ekde 1980)

  • Zur Bedeutungsgeschichte der arabischen Nominalform facca:l(at), WZKM 62/1969, 87-104.
  • Einige phonologische und morphologische Aspekte der arabischen Diglossie. Correspondance d'Orient 11 (Ve Congrès International d'Arabisants et d'Islamisants), Bruxelles 1971, 35-40.
  • Funktionalität und Redundanz in der arabischen Kasusdeklination. WZKM 63-64/1972, 105-127.
  • Die morphologische Funktion des Systems der Vokalqualitäten im Althocharabischen. 1. Teil: WZKM 65-66/1973-4, 77-150. 2. Teil: WZKM 67/1975, 93-164.
  • Beobachtungen zu den arabischen Präpositionen min and can. WZKM 74/1982, 95-102.
  • Nach Wien auf bleiernen Schwingen. Zu einer Erzählung von Saad Elkhadem. WZKM 75/1983, 65-72.
  • Linguistische und statistische Bewertung von lexikalischen Koinzidenzphänomenen. Exakte Sprachwandelforschung, ed. by K. Best and J. Kohlhase, Goettingen (edition herodot) 1983, 21-43.
  • "Höre, ohne zu hören" - zu Koran 4/46. ZDMG 136/1986, 15-22.
  • Die Analyse von Sure 112 - Kritiken, Synthesen, neue Ansätze. Der Islam 63/1986, 219-247.
  • Eine Lexikostatistik des Verbs im Koran. WZKM 77/1987, 9-36.
  • La:kin und la:kinna im Koran. ZAL 17/1987, 21-30.
  • The Qur'a:n and diachronic lexical development in Arabic: A statistical evaluation. Quaderni di Studi Arabi (Venezia) 5-6/1987-8, 20-25.
  • Die Divergenzen zwischen dem Flügel- und dem Azhar-Koran. WZKM 78/1988, 9-21.
  • Beobachtungen zu ficl der Paarigkeit/Äquivalenz. ZAL 19/1988, 27-31.
  • Syntaktische und stilistische Funktionen des Energikus im Koran. WZKM 79/1989, 35-56.
  • Gestaltung und Funktionen der Biosphäre im Koran. ZDMG 140/1990, 290-325.
  • Beobachtungen zu Aufbau und Funktionen der gereimten klassisch-arabischen Buchtitel. WZKM 80/1990, 13-57.
  • Ein Bruderzwist in Sarf al-cArabi:ya - Beobachtungen zu den endungslosen Jussiv- und Imperativformen der Verba med. gem. Festgabe fuer Hans-Rudolf Singer, ed. by M. Forstner. Frankfurt: Peter Lang, 1991, 37-54.
  • A computer-assisted statistical survey of Ethiopic verb patterns based on Wolf Leslau's Concise Dictionary of Gecez. Semitic Studies in Honor of W. Leslau,, vol. I, ed. by Alan S. Kaye, Wiesbaden: Harrassowitz, 1991, 56-71.
  • Haplologie und Assimilation im V. und VI. Verbstamm im Koran. ZAL 25/1993, 1-16.
  • Al-Mutanabbi:'s große Jagd-Urju:za für cADudaddawla in kommentierter Uebersetzung. WZKM 82/1992, 15-25.
  • Eine Lobkasside für König Hussein von Jordanien. WZKM 83/1993, 9-23.
  • Der arabische Text auf dem Grabtuch für Herzog Rudolf IV. von Österreich. WZKM 83/1993, 25-30.
  • "Sprachfehler" als Indikatoren von Sprachwandel im Maltesischen der Gegenwart. ZAL 29/1995, 51-58.
  • Eine Konkordanz zum Spätwerk (Post-Sayfi:ya:t) von al-Mutanabbi:. WZKM 85/1995, 9-29.
  • Haud omne licet quod placet. Ein zeitgenössischer Sittenspiegel aus Saudiarabien. WZKM 86/1996, 21-39.
  • Eine sonderbare "prophetische" Inschrift aus der zweiten Türkennotzeit in Kärnten. WZKM 87/1997, 11-18.
  • Arabisch kontra Nabatäisch. Überlegungen zur Prähistorie des Prestiges der cArabi:ya. Acta of the 26th Deutscher Orientalistentag, ed. By H. Preissler and H. Stein. Stuttgart: Steiner, 1998, 167-172.
  • Ein Supplementum zu Steuerwalds Türkisch-Deutschem Woerterbuch. With the collaboration of Edith G. Ambros. WZKM 88/1998, 15-50.
  • Some observations on the lexical yield of the Arabic consonants. WZKM 89/1999, 33-44.
  • Die Funktionen von (min) du:n im Koran. ZAL 39/2001, 7-19.
  • Ein Supplementum zu Steuerwalds Türkisch-Deutschem Wörterbuch, 2. Teil. WZKM 91/2001, 15-47.
  • Eine statistische Exploration in der Geschichte der arabischen Lexik. In: Festschrift für Otto Jastrow zum 60. Geburtstag, herausgegeben von Werner Arnold und Hartmut Bobzin. Wiesbaden 2002, 21-29.
  • Stick together! Groups, troops and cliques in the Koran. Arabistika i Isljamoznanie 2 (Festschrift Penka Samsareva), Sofija 2003, 105-112.
  • Ein Supplementum zu Steuerwalds Türkisch-Deutschem Wörterbuch. 3. Teil. WZKM 94/2004, 1-38.
  • Ein Supplementum zu Steuerwalds Türkisch-Deutschem Wörterbuch. 4. Teil. WZKM 96/2006.
  • No flight of peace, no lover of wisdom? A reconsideration of two phrases in Phoenician and Punic. With Michael Jursa. JSS 51/2 (Autumn 2006), pp. 257-265.
  • And the moon in the sky. Some observations on the celestial bodies in the Koran. WZKM 97/2007 (Fs. H. Hunger).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]