Arondismento Avignon
Arondismento Avignon | |
france: Arrondissement d'Avignon
okcitane: Arrondiment d'Avinhon | |
Administra unuo | |
Departementa mapo kun la arondismento ruĝe akcentita
| |
Ŝtato | Francio |
---|---|
Regiono | Provenco-Alpoj-Bordo Lazura |
Departemento | Vaucluse |
Ĉefurbo | Avignon |
Areo | 924 km² (92 400 ha) |
Loĝantaro | 210 535 (2021) |
Denseco | 228 loĝ./km² |
INSEE-kodo | 842 |
Komunumoj | 16 |
La arondismento Avignon aŭ plene esperante arondismento Avinjono (france arrondissement d'Avignon, okcitane Arrondiment d'Avinhon) estas administra parto de Francio nomata arondismento. Ĝi lokiĝas en la departemento Vaucluse, en la administra regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura, france Provence-Alpes-Côte d'Azur pʁɔ.vɑ̃s alp kot da.zyʁ, mallongigo: regiono PACA, okcitane Provença-Aups-Còsta d'Azur. La arondismenta ĉefurbo estas la samnoma urbo Avignon, okcitane Avinhon, esperante Avinjono. Komence de la jaro 2021 en la arondismento vivis 210 535 personoj sur areo de 924 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 228 loĝantoj/km².
La arondismento ekde administra reformo de marto 2015 inkludas komunumojn de 8 kantonoj.