Arondismento Béziers
Aspekto
| Arondismento Béziers | |
| france: Arrondissement de Béziers
okcitane: Arrondiment de Besièrs | |
| Administra unuo | |
Departementa mapo kun la arondismento ruĝe akcentita | |
| Ŝtato | |
|---|---|
| Regiono | |
| Departemento | |
| Ĉefurbo | Béziers |
| Areo | 2 987 km² (298 700 ha) |
| Loĝantaro | 329 046 (2023) |
| Denseco | 110 loĝ./km² |
| INSEE-kodo | 341 |
| Komunumoj | 153 |
La arondismento Béziers (france arrondissement de Béziers, okcitane Arrondiment de Besièrs) estas administra parto de Francio nomata arondismento. Ĝi lokiĝas en la departemento Hérault, [eʁo] (aŭ okcitane Erau [eraŭ]), en la administra regiono Okcitanio. La arondismenta ĉefurbo estas la samnoma urbo Béziers, okcitane Besièrs. Komence de la jaro 2023 en la arondismento vivis 329 046 personoj sur areo de 2 987 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 110 loĝantoj/km².
La arondismento ekde administra reformo de marto 2015 inkludas komunumojn de 9 kantonoj.