Arondismento Gourdon
Aspekto
| Arondismento Gourdon | |
| france: Arrondissement de Gourdon
okcitane: Arrondiment de Gordon | |
| Administra unuo | |
Departementa mapo kun la arondismento ruĝe akcentita | |
| Ŝtato | |
|---|---|
| Regiono | |
| Departemento | |
| Ĉefurbo | Gourdon |
| Areo | 1 487 km² (148 700 ha) |
| Loĝantaro | 47 182 (2023) |
| Denseco | 32 loĝ./km² |
| INSEE-kodo | 463 |
| Komunumoj | 97 |
La arondismento Gourdon (france arrondissement de Gourdon, okcitane Arrondiment de Gordon) estas administra parto de Francio nomata arondismento. Ĝi lokiĝas en la departemento Lot [lɔt] (aŭ okcitane Òlt [olt]), en Esperanto Lotio[1], en la administra regiono Okcitanio. La arondismenta ĉefurbo estas la samnoma urbo Gourdon (franca elparolo: [ɡuʁdɔ̃]), okcitane Gordon (prononco [ɡuɾˈdu]). Komence de la jaro 2023 en la arondismento vivis 47 182 personoj sur areo de 1 487 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 32 loĝantoj/km².
La arondismento ekde administra reformo de marto 2015 inkludas komunumojn de 7 kantonoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Laŭ Esperanta mapo de Eŭropa franclingvio de la franclingva SAT-Amikaro, arkivigita laŭ stato de julio 2021