Arondismento Metz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arondismento Metz
france: Arrondissement de Metz
Administra unuo
Departementa mapo kun la arondismento ruĝe akcentita
Ŝtato Francio Francio
Regiono Grand Est (Granda Oriento)
Departemento Moselle
Historia regiono Loreno
Ĉefurbo Metz
Areo 1 088,7 km² (108 870 ha)
Loĝantaro 352 594 (2021)
Denseco 324 loĝ./km²
INSEE-kodo 579
Komunumoj 139
Vikimedia Komunejo: Arrondissement Metz

La arondismento Metz (france arrondissement de Metz) estas administra parto de Francio nomata arondismento. Ĝi lokiĝas en la departemento Moselle, nomata laŭ la rivero Mozelo, en la administra regiono Grand Est - historie ĝi apartenas al la kultura regiono Loreno. La arondismenta ĉefurbo estas la samnoma urbo Metz. Komence de la jaro 2021 en la arondismento vivis 352 594 personoj sur areo de 1 088,7 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 324 loĝantoj/km².

La arondismento ekde administra reformo de marto 2015 inkludas komunumojn de dek kantonoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]