Saltu al enhavo

Arta Akademio Helsinko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arta Akademio Helsinko
Taideyliopiston Kuvataideakatemia
emblemo
akademio de vidigaj artoj Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1848 vd
Geografia situo 60° 11′ 49″ N, 24° 56′ 53″ O (mapo)60.19695824.9479308Koordinatoj: 60° 11′ 49″ N, 24° 56′ 53″ O (mapo)
Lando(j) Finnlando vd
Situo Helsinko
Arta Akademio Helsinko (Finnlando)
Arta Akademio Helsinko (Finnlando)
DEC
Map
Arta Akademio Helsinko
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Arta Akademio aŭ plej fidele tradukite Akademio de Vidaj ArtojAkademio de Bildartoj (finne Kuvataideakatemia; svede Bildkonstakademin) en Helsinko, Finnlando disponigigas la plej altan universitatnivelan teorian kaj praktikan trejnadon pri la fakoj de belartojvidigaj artoj en Finnlando. Ekde 2013 ĝi estas parto de la Universitato de la Artoj Helsinko.

La Akademio estis fondita en 1848 fare de privata fondaĵo nomita La Arta Societo de Finnlando (finne Suomen Taideyhdistys). Tiutempe la akademio estis nomita Desegno-lernejo. En 1939 ĝi iĝis La Artakademia Lernejo de Finnlando (finne Suomen Taideakatemian koulu). En 1985 ĝi iĝis la Arta Akademio aŭ Akademio de Vidaj Artoj. En la komenco de 1993 la statuso de la Akademio estis altigita al universitata nivelo. Sep duonjaroj da plentempa studado kondukas al la grado de bakalaŭro de Belartoj, kaj atingi la gradon de magistro daŭras du jarojn pli longe.

La Akademio de Vidaj Artoj troviĝas en la helsinka kvartalo Sörnäinen. En la akademia jaro 2012-2013 la nombro da studentoj estis proksimume 280. Komence de 2013, la Arta Akademio Helsinko estis unuigita kun la Akademio Sibelius kaj la Teatra Akademio Helsinko por formi la Universitaton de la Artoj Helsinko.[1]

centra konstruaĵo de la Akademio de Vidaj Artoj

Iamaj studentoj

[redakti | redakti fonton]
  • Elin Danielson-Gambogi, pentristo
  • Hilda Flodin, pentristo, skulptisto
  • Henry Grahn Hermunen, nuntempa artisto
  • Sini Manninen, pentristo
  • Ebba Masalin, pentristo, kiu estis studento tie de 1892 ĝis 1898
  • Eva Ryynänen (1915—2001), skulptisto
  • Eliel Saarinen, arkitekto
  • Tove Jansson, artisto, ilustristo, kaj kreinto de la mumintroloj, kiu estis studento tie de 1933 ĝis 1937, de la 18-a ĝis 23-a vivjaro

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]