Artur Domènech i Mas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Artur Domènech i Mas
Persona informo
Naskiĝo 13-an de julio 1878 (1878-07-13)
en Barcelono
Morto 29-an de aprilo 1936 (1936-04-29) (57-jaraĝa)
Lingvoj Esperantohispanakataluna
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo esperantisto • sindikatisto
vdr

Artur DOMÈNECH i MAS, kataluno, librotenisto, profesoro de latina lingvo, kunred. ĉe sindikalistaj ĵurnaloj. Naskiĝis je la 13-a de julio 1878 en Barcelono.

E-isto de 1914. Konstanta kursgvidado. Estis prezidanto kaj sekretario de la Internaciaj Floraj Ludoj, sekretario de KEF, prezidanto de la loka EG.

Tri monatojn post sia E-iĝo li gajnis la naturan floron dum Floraj Ludoj. Depost tiu tempo li fariĝis flua kaj lerta E-poeto kaj gajnis ankoraŭ trifoje premion dum la Floraj Ludoj.

Li forpasis la 29-an de aprilo 1936. Unu jaron poste estis publikigita lia verko Poemoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur la artikolo Domènech el la Enciklopedio de Esperanto.